Julien Green

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julien Green
Persona informo
Julien Green
Naskonomo Julian Hartridge Green
Naskiĝo 6-an de septembro 1900 (1900-09-06)
en 17-a arondismento de Parizo
Morto 13-an de aŭgusto 1998 (1998-08-13) (97-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Religio katolikismo vd
Lingvoj usona anglafrancagermana vd
Ŝtataneco UsonoFrancio vd
Alma mater Universitato de Virginio vd
Subskribo Julien Green
Familio
Gefratoj Anne Green vd
Profesio
Alia nomo David Irland • Théophile Delaporte vd
Okupo verkisto • biografo • aŭtobiografo vd
Verkado
Verkoj The Distant Lands ❦
To Leave Before Dawn ❦
Mont-Cinère ❦
Leviathan ❦
Adrienne Mesurat vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julien Green, kiu naskiĝis Julian Hartridge Green je la 6-a de septembro 1900 en Parizo, estas usona verkisto franclingva. Li mortis en Parizo je la 13-a de aŭgusto 1998. Li apartenis al la movado Renouveau catholique. En sia taglibro Journal kaj en romanoj/dramoj li okupiĝas pri la demando de angoro antaŭ la ekzistado kaj la instinkta flanko de la homoj, por kio ŝajne ne estas solvo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de elmigrintoj el Usono li servis dum la Unua mondmilito en la franca armeo kaj studis ekde 1919 ĉe la Universitato de Virginio. Je la komenco de la 1920-aj jaroj li revenis Parizon por dediĉi sin al pentrado kaj muziko antaŭ la ekverkisto. Ĉefaj temoj de la en franca lingvo skribitaj romanoj estas la tento de la homaro per malbono, perfortalternativoj, timoj, fuĝo en revojn, malespero ĝenerala. Senteblas ankaŭ utopia deziro je pli supera sencdono en aliea realeco. Kiel multloke alie Green ankaŭ en la romanoj Adrienne Mesurat (1927), Leviathan (1929) kaj la aŭtobiografia Partir avant le jour (1963) prezentas opakan bildon de homa ekzisto. Liaj taglibraj notoj aperis en 13 volumoj inter 1938-88 sub la titolo Journal: tie legeblas la religia baza konvinko de la katolikismen konvertiĝinta protestanto. Por li aŭotoro nur al si mem kaj al Dio ŝuldus pravigon de siaj faradoj.

En 1971 Green estis la unua eksterlandano kiu iĝis membro de la Franca Akademio. Lia tombo troviĝas en Klagenfurt en la Kirko Sankta Egidio, kie faritis por li kaj lia adopta filo kripto laŭ la planoj de la poeto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Pamphlet contre les catholiques de France, (kun la pseŭdonimo de Théophile Delaporte), presejo de Darantière, Diĵono, 1924.
  • Mont-Cinère (romano), Plon-Nourrit et Cie, Parizo, 1926.
  • Adrienne Mesurat (romano), Plon, Parizo, 1927.
  • Les Clefs de la mort, La Pléiade, Parizo, 1927.
  • Suite anglaise, Les Cahiers de Paris, Parizo, 1927.
  • Le Voyageur sur la terre, Eldonejo de la Nouvelle Revue française, Parizo, 1927.
  • Léviathan (romano), Plon, Parizo, 1929.
  • L'autre sommeil (romano), Gallimard, Parizo, 1931.
  • Épaves (romano), Plon, Parizo, 1932.
  • Le Visionnaire (romano), Plon, Parizo, 1934.
  • Minuit (romano), Plon, Parizo, 1936.
  • Les Années faciles (1928-1934) (taglibro I), Plon, Parizo, 1938.
  • Derniers beaux jours (1935-1939) (taglibro II), Plon, Parizo, 1939.
  • Varouna (romano), Plon, Parizo, 1940.
  • Memories of Happy Days ("Memoraĵoj pri feliĉaj tagoj"), en la angla 1942
  • Devant la porte sombre (1940-1943) (taglibro III), Plon, Parizo, 1946.
  • Si j'étais vous (romano), Plon, Parizo, 1947.
  • L'Œil de l'ouragan (1943-1945) (taglibro IV), Plon, Parizo, 1949.
  • Moïra (romano), Plon, Parizo, 1950.
  • Le Revenant (1946-1950) (taglibro V), Plon, Parizo, 1951.
  • Sud (teatraĵo), Théâtre de l'Athénée, Parizo, 1953.
  • L'Ennemi (teatraĵo), Théâtre des Bouffes-Parisiens, Parizo, 1954.
  • Le Miroir intérieur (1950-1954) (taglibro VI), Plon, Parizo, 1955.
  • Le Malfaiteur (romano), Plon, Parizo, 1956.
  • L'Ombre (teatraĵo), Théâtre Antoine, Parizo, 1956.
  • Le bel aujourd'hui (1955-1958) (taglibro VII), Plon, Parizo, 1958.
  • Chaque Homme dans sa nuit (romano), Plon, Parizo, 1960.
  • Partir avant le jour (membiografio, 1900-1916), Grasset, Parizo, 1963.
  • Mille Chemins ouverts (membiografio, 1916-1919), Grasset, Parizo, 1964.
  • Terre lointaine (membiografio, 1919-1922), Grasset, Parizo, 1966.
  • Vers l'invisible (1958-1967) (taglibro VIII), Plon, Parizo, 1967.
  • L'Autre (romano), Plon, Parizo, 1971.
  • Ce qui reste du jour (1966-1972) (taglibro IX), Plon, Parizo, 1972.
  • Jeunesse (membiografio), Plon, Parizo, 1974.
  • La Nuit des fantômes, Plon, Parizo, 1976.
  • La Bouteille à la mer (1972-1976) (taglibro X), Plon, Parizo, 1976.
  • Le mauvais lieu (romano), Plon, Parizo, 1977.
  • Ce qu'il faut d'amour à l'homme (eseo), Plon, Parizo, 1978.
  • Demain n'existe pas (tearaĵo), 1979.
  • La Terre est si belle... (1976-1978) (taglibro XI), Le Seuil, Parizo, 1982.
  • Frère François, Le Seuil, Parizo, 1983.
  • La Lumière du monde (1978-1981) (taglibro XII), Le Seuil, Parizo, 1983.
  • Paris, Champ Vallon, Parizo, 1984.
  • Le Langage et son double, Editions de la Différence, Parizo, 1985.
  • Villes, Editions de la Différence, Parizo, 1985.
  • Jeunes Années, membiografio en 4 volumoj, 1985.
  • Les Pays lointains (romano, Dixie I), Le Seuil, Parizo, 1987.
  • L'Arc-en-ciel (1981-1984) (taglibro XIII), Le Seuil, Parizo, 1988.
  • Les Étoiles du sud (romano, Dixie II), Le Seuil, Parizo, 1989.
  • Liberté chérie, Le Seuil, Parizo, 1989.
  • L'Expatrié (1984-1990) (taglibro XIV), Le Seuil, Parizo, 1990.
  • L'Homme et son ombre, Le Seuil, Parizo, 1991.
  • Ralph et la quatrième dimension, Flammarion, Parizo, 1991.
  • L'Avenir n'est à personne (1990-1992) (taglibro XV), Fayard, Parizo, 1993.
  • On est si sérieux quand on a 19 ans (taglibro 1919-1924), Fayard, Parizo, 1993.
  • Dixie (romano, Dixie III), Le Seuil, Parizo, 1994.
  • Dionysos Originala eldono kun 7 akvafortoj far Robert Clévier. 70 paĝoj. Fayard-L’Atelier Contemporain,1994.
  • Pourquoi suis-je moi ? (1993-1996) (taglibro XVI), Fayard, Parizo, 1996.
  • Dionysos ou La chasse aventureuse : poème en prose, Fayard, Parizo, 1997.
  • Jeunesse immortelle (eseo), Gallimard, Parizo, 1998.
  • En avant par-dessus les tombes (1996-1997) (taglibro XVII), Fayard, Parizo, 2001.
  • Le grand large du soir (1997-1998) (taglibro XVIII), Flammarion, Parizo, 2006.
  • Souvenirs des jours heureux, Flammarion, Parizo, 2007.
  • L'Inconnu et autres récits, Fayard, Parizo, 2008.

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Green, Julien", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Green sur la retpaĝaro de la Franca Akademio