Julien Ries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julien Ries
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1920 (1920-04-19)
en Fouches
Morto 23-an de februaro 2013 (2013-02-23) (92-jaraĝa)
en Tournai
Lingvoj francaitala
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Katolika universitato de Loveno
Okupo
Okupo universitata instruisto • historiisto de religioj • historiisto • katolika sacerdoto • katolika sacerdoto
vdr

Julien RIES estas belga katolika sacerdoto kaj kardinalo de la diocezo de Namur, antropologo pri sanktuloj kaj pri historio pri religioj, fama internacie scienculo.

Li naskiĝis en Arlon (Belgio) en 1920 kaj forpasis la 23-an de februaro 2013. Post la doktoriĝo laŭ teologio kaj licenciiĝo en orientaj filologioj kaj historio ĉe la Katolika Universitato de Loveno, en ĝi li eklekciis en 1960.

En 1968 li fariĝis profesoro pri Historio de la Religioj kaj fondis Centre d'Historie des Religions kiun li longdaŭre gvidis kiel prezidanto.

Ekde 1975 ĝis 1980 li prezidantis ĉe la Institut Orientaliste de Louvain-la-Neuve.

Li redaktis, kiel aŭtoro, eldonisto kaj kuneldonisto, pli ol 40 verkojn, kaj publikigis pli ol kvarcenton da specialistaj artikoloj pritraktantajn historion de la religioj enkadre de antropologio.

Lia penso[redakti | redakti fonton]

Lia antropologio demonstre ellaboras la koncepton ke la mitoj kaj religiaj simboloj entenas mesaĝon kaj estis provoj respondi al demandoj fundamentoj por la vivo.

Li duelis ofte kun Claude Lévi-Strauss kies antropologio uzas hermeneŭtikon reduktisman... Laŭ Lèvi-Strauss la mito vehiklas nenian mesaĝon, tiel ke la hermeneŭtiko limiĝas esti nur sistemo de rilatoj dum la mito-simbolo meritas sian spacon kaj plenecon de siaj funkcioj. Komentante lian “Struktura Antropologio”, Ries trovas la kaŭzon de la limoj antropologiaj de Lévi-Strauss en ties marksismaj premisoj, laŭ kiuj senvaloras kio ne havas ekvivalenton materian.

Julien Ries malfermis la temon pri la origino de la religia sento al la antropologio ĝin ligante al la manifestacioj de simbolismo, kaj do ankaŭ al esprimoj je simbola valoro nerekte ligitaj al sfero spirita. Tiemaniere li kuntrenis en la interpretadon pri simbolismo kaj arkeologojn kaj paleoantropologojn, ĝenerale arokitajn en la distingo inter la materia kukturo kaj spirita kukturo. Sed li oponis ankaŭ certan teologion kristanan, kiu, marŝante sur tiu scienca distingo, emis paroli pri supereco de la spirita kulturo kaj do preterlasante pli profundajn problemojn antropologiajn. Ries insistis en la aserto ke la homo religiosus (religia homo) ne estas nur tiu de la entombigo aŭ tiu de la plej eksplicitaj manifestacioj magiaj-religiaj, sed estas ankaŭ tiu kiu koincidas kun la homo kapabla simboligi. Homo symbolicus, estulo kiu ne elmerĝas en aparta fazo de la “homiĝo” ĉar tiu emo altrudiĝas ekde la komenciĝo de la homa aventuro. Laŭ Reis tiu simboliga emo estas io kunnaska el kiu, poste, en estonta evolua fazo konkludiĝas en religion. Kun Mircea Eliade li tiam povas diri ke la percepto pri la sankta estas io esenca, origina, konstituanta la strukturon de la konscienco. Kaj do necesas iri transen, iri trans la distingo de la du kulturoj, materia kaj spirita, ĝis al tiu simboliga.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Inter liaj verkoj, diverslingve tradukitaj, citeblas tiuj:

  • Le religioni dell'umanità (1999-2001, pubblicato in dieci lingue).
  • L'Expression du sacré dans le grandes religions (3 volumi, Louvain-la-Nevue, 1978-1986).
  • Dictionaries des Religions (Paris, 1984, 1993. È stato componente del Comitato di redazione).
  • I simboli nelle grandi religioni (a cura di) (1988/1997, Jaca Book).
  • Esploratori del pensiero umano. George Dumézil e Mircea Eliade (2000, Jaca Book).
  • Il mito. Il suo messaggio e il suo linguaggio attraverso le civiltà (a cura di) (2005, Jaca Book).
  • Il senso del sacro nelle culture e nelle religioni (2006, Jaca Book).
  • Trattato di antropologia del Sacro (10 volumi, 1989-2009, Jaca Book).
  • Alla ricerca di Dio. La via all'antropologia religiosa (2009, Jaca Book).

En 1986 Académie Française honoris lin per la premio Dumas-Miller pro lia ampleksa scienca verkado. La Milana Universitato distingis lin per Laurea Honoria Causa 24/10/2010. [1]

Estas publikiĝanta (2010), ĉe eldonejo Jaca Book, lia Opera omnia.(Tutverkaro). [2]