Julija Timoŝenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Julija Timoŝenko
Юлія Володимирівна Тимошенко
Julija Timoŝenko

15-a kaj 18-a ĉefministrino de Ukrainio
Oficanta
Funkcio akceptita:
18-a de decembro 2007
Antaŭulo Viktor Janukoviĉ
En funkcio:
24-a de januaro 2005 – 8-a de septembro 2005
Antaŭulo Mikola Azarov
Sekvanto Jurij Jeĥanurov

Naskiĝo 27-an de novembro 1960
en Dnepropetrovsk, Ukraina SSR Flago de Sovetunio Sovetunio
Nacieco ukrainino
Politika partio Bloko Julija Timoŝenko
Infanoj Eugenia Timoŝenko
Alma mater Dnipropetrovska Ŝtata Universitato
Religio Ukraina Ortodoksa
TTT tymoshenko.com.ua
v  d  r
Information icon.svg

Julija TIMOŜENKO (ukraine Юлія Володимирівна Тимошенко) (naskiĝis la 27-an de novembro 1960 en Dnipropetrovsko) estas ukraina politikistino kaj ekonomiistino. Unuafoje inter la 4-a de februaro de 2004 kaj la 8-a de septembro de 2005 ŝi estis, kaj duafoje ekde la 18-a de decembro 2007 ŝi estas, ĉefministrino de Ukrainio.

Komence de 2010 ŝi kandidatis nome de sia partia bloko por la posteno de ŝtata prezidanto kaj dekomence konsideratis unu el la favoritoj. En la unua balota parto, la 17-an de januaro 2010 ŝi ricevis 25,05 procentaĵojn de la voĉoj. La 7-an de februaro 2010 tamen la konkuranto Viktor Janukoviĉ en dua parto de baloto per 48,4 procentoj da voĉoj venkis kontraŭ ŝi. Julija Timoŝenko deklaris batali cele al malvalidigo de la balota rezulto[1].

Ŝi finstudis ekonomikon en aĝo de 24 jaroj.

Kun sia tiama edzo ŝi komence de la 1990-aj jaroj akiris ŝlosilpostenojn en la krudmateriala kaj gasa industrio. De 1995 ĝis 1997 ŝi estis estrino de la energia konzerno EESU (Unuiĝinta Energiosistemo de Ukrainio). La akirita mono helpis ŝin financi la politikan karieron. Ŝi fondis partion, kiu eniris la parlamenton kaj tiel ŝi ekde 1998 estas ano de la ukraina parlamento.

Ŝi povas danki sian politikan karieron al Leonid Kuĉma, en kies registaro ŝi estis ministro, poste vic-ĉefministro. En 2001 ŝi kaj ŝia tiama edzo estis en provizora aresto pro impostotrompo kaj dokumentofalsigo (tio okazis laŭ ordono de Leonid Kuĉma).

Dum la parlamenta baloto en 2002 ŝi ricevis kun Bloko Julija Timoŝenko 7,2 procentojn de la voĉoj kaj poste gvidis la 24-anan frakcion de la bloko. En 2004 ŝi forte apogis dum la balota kampanjo Viktor Juŝĉenko, pro kio oni nomis ŝin la ukrainia „Johana de Arko". Pro ŝia rolo en la organizado de la protestaj kampanjoj por la denova elekto, kaj ŝia kuraĝa elstaro por Viktor Juŝĉenko, kiu iĝis prezidento de Ukrainio, la elektita prezidento ŝin nomumis ĉefministro.

Ŝia politiko volas kuraĝajn reformojn, la redisdonon de la ukrainia firmegoj (pro tio timas ŝin la riĉuloj de la orienta industria parto de Ukrainio).

Ŝi estas unu el la plej riĉaj virinoj en Ukrainio. Pro la disputita deveno de sia riĉeco, ŝi estas ofte akuzita pro trompo kaj subaĉeto de rusiaj oficiroj. Pro tio oni iniciatis en Rusio proceson kontraŭ ŝi kaj ŝi estis sur la serĉlisto de Interpol ĝis komenco de decembro 2004.

Ĝis meze de la 1990-aj jaroj ŝi havis ankoraŭ nigran, rektan hararon; ekde tiam ŝi ŝanĝis sian aspekton kaj portas hararplekton tradician de la ukrainiaj intelektulinoj. Dum la prezidenteco de Viktor Janukoviĉ malliberigita. Lasis prizonon la 22an de februaro 2014 danke al Eŭromajdano (vidu la foton, ŝi estis tuj post la liberigo ĉe la manifestaciantoj).

Julija Timoŝenko parolas la 22an februaro 2014 en Eŭromajdano en Kievo por manifestaciantoj

Ŝi havas unu filinon Evgenija (Євгенія, naskiĝintan en 1980).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo "Janukowitsch gewinnt Stichwahl" (germane, "Janukoviĉ gajnas baloton") retejo Euronews, la 9-an de februaro 2010