Julio Caro Baroja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Caro Baroja
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1914 (1914-11-13)
en Madrido
Morto 18-an de aŭgusto 1995 (1995-08-18) (80-jaraĝa)
en Vera de Bidasoa
Lingvoj hispanaeŭska
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido • Instituto-Escuela
Familio
Patro Rafael Caro Raggio
Patrino Carmen Baroja
Frat(in)o Pío Caro Baroja
Parencoj Pío Baroja
Okupo
Okupo antropologo • lingvistohistoriistoinstruisto
vdr

Julio Caro Baroja (naskiĝinta la 13-an de novembro 1914 en Madrido; mortinta la 18-an de aŭgusto 1995 en Bera de Bidasoa, Navaro) estis antropologo, historiisto, lingvistikisto, folkloristo kaj eseisto de Hispanio, nevo de la fama verkisto Pío Baroja kaj de la pentristo kaj verkisto Ricardo Baroja.

Li estis ankaŭ filo de la eldonisto Rafael Caro Raggio kaj de Carmen Baroja kaj frato de la dokumentisto, etnografo kaj verkisto Pío Caro Baroja, li estis disĉiplo de Telesforo Aranzadi, José Miguel de Barandiarán, Hermann Trimborn kaj Hugo Obermaier, kiuj gvidis lin survoje al la historio kaj etnografio.

Li doktoriĝis pri antikva Historio en la Universitato de Madrido, kie li por mallonga tempo laboris kiel instruisto. Poste li iĝis la estro de la Muzeo de la Hispana Popolo de Madrido. Pro diversaj kialoj, kaj personaj kaj cirkonstancaj, li restis marĝene de la universitato, krom en du mallongaj periodoj, unu en Coímbra kaj alia, pli malfrue, en Eŭskio. Li entreprenis plurajn vojaĝojn kaj en Hispanio kaj en aliaj landoj, kun longaj restadoj en Usono kaj Britio (inter 1951 kaj 1953).

En siaj unuaj libroj li montras sintezon de la hispana etnologio kaj specife de la eŭska: La popoloj de la nordo de la Iberia duoninsulo (1943), La popoloj de Hispanio (1946), La eŭskoj (1949).

Li estis akademiano de la Real Academia Española, de la Reĝa Akademio de Historio kaj de la Akademio de la Eŭska Lingvo. Li ricevis la premion Premio Princo de Asturio pri Sociaj Sciencoj (1983), la Ora Medalo pro Merito en la Belartoj (1984), la Nacia Premio de la Hispana Beletro, la Internacia Premio Menéndez Pelayo (1989) kaj la Premio Princo de Viana de la Kulturo (1989).

Omaĝe al li, placo en la eŭska urbo San Sebastián portas lian nomon kaj ankaŭ kvar institutoj, unu en Geĉo (Biskajo) en 1981, alia en Fuenlabrada (Madrida Regiono), unu en Pamplono (Navaro), kaj alia en Malago (Andaluzio).

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Félix Maraña, Julio Caro Baroja, el hombre necesario, Zarautz, Eldonejo Itxaropena, 1995.
  • Mario Ángel Marrosan Charola, Julio Caro Baroja, su obra, Madrido, Ernesto Gutiérrez Nicolás, 1993.
  • Baltasar Porcel, Retrato de Julio Caro Baroja, Barcelono, Círculo de Lectores, 1987.
  • Rogelio Rubio et al. Homenaje a Julio Caro Baroja, Madrido, Centro de Investigaciones Sociológicas, 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]