Julio de 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Julio 2010)
julio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2010
tagoj

Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum Julio de 2010.

3-a de julio[redakti | redakti fonton]

4-a de julio[redakti | redakti fonton]

7-a de julio[redakti | redakti fonton]

9-a de julio[redakti | redakti fonton]

  • La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev amnestiis 20 prizonulojn, kvar el kiuj estis interŝanĝitaj en Vieno kontraŭ 10 rusiaj spionoj, arestitaj en Usono. Tiuj lastaj ne estis amnestiitaj, ili estis kondamnitaj de usona tribunalo al enkarcerigo, kies limtempo estis atingita en la dato de la juĝa kunveno.
  • En la nord-okcidenta parto de Pakistano, en la urbeto Jakka-Gand, du kamikazoj eksplodigis sin ene de amaso de homoj, atendantaj la disdonadon de rulseĝoj. Pereis almenaŭ 102 kaj estis vunditaj 115 homoj.

11-a de julio[redakti | redakti fonton]

12-a de julio[redakti | redakti fonton]

14-a de julio[redakti | redakti fonton]

  • 92 homoj estis venenigitaj pro la leko de kloro el ujo apud la haveno en la barata urbo Mumbajo.

15-a de julio[redakti | redakti fonton]

16-a de julio[redakti | redakti fonton]

17-a de julio[redakti | redakti fonton]

18-a de julio[redakti | redakti fonton]

  • La ministerio pri edukado de Sirio starigis la malpermeson por virinoj surhavi nikabon en universitatoj.
  • Boeing 787 finis sian unuan transatlantikan flugon, alteriĝinte en la brita urbo Farnborough por ke partoprenu aviadfoiron.
  • Sekve de la terora ago apud Bagdado (Irako) pereis 43 kaj estis vunditaj 40 homoj. Plejparto da ili estis sunaistaj milicianoj el la armeo "Sahva", kiuj aliris militbazon por ricevi salajron.

19-a de julio[redakti | redakti fonton]

21-a de julio[redakti | redakti fonton]

22-a de julio[redakti | redakti fonton]

24-a de julio[redakti | redakti fonton]

26-a de julio[redakti | redakti fonton]

  • Apud la urbo Karbala (Irako) okazis duobla terora ago, sekve de kiu pereis 21 kaj estis vunditaj almenaŭ 47 homoj. Pli frue kamikazo eksplodis sin apud la oficejo de la televidkanalo Al-Arabija, rezulte de kio pereis inter tri kaj kvar homoj.
  • La Konsilio de la eksterlandaj ministroj de la Eŭropa Unio aprobis novajn sankciojn kontraŭ Irano.

28-a de julio[redakti | redakti fonton]

30-a de julio[redakti | redakti fonton]

  • Je 18:21 (loka horo) en la provinco Ĥorasano Razavi (Irano) okazis la tertremo je la forto de 5,7 gradoj laŭ la skalo de Richter. Pro tio suferis 110 homoj, estis detruitaj centoj da domoj.
  • Ĉirkaŭ 23:00 (loka horo) en Gergebila distrikto de Dagestano (Rusio) okazis la amasa interbatiĝo kun apliko de pafarmiloj, kiun partoprenis 400 homoj el najbaraj vilaĝoj Gergebil kaj Gikuni — po 200 homoj el ĉiu. Sekve de tio estis murditaj tri kaj vunditaj kvin homoj.
  • Aerarmeo de Israelo atakis kelajn celojn en la Gaza sektoro — responde al antaŭa bombardo de la israela urbo Aŝkelon, okazigita el Gaza sektoro. Sekve de la atako estis vunditaj ok homoj.
  • Oni sciigas, ke en Pakistano pro daŭranta trian tagon inundo jam pereis almenaŭ 267 homoj, el kiuj 245 — en la nord-okcidenta parto de la lando.
  • Oni sciigas, ke en Niĵegoroda provinco (Rusio) pro forstaj incendioj forbrulis plene du kaj parte tri loĝataj lokoj, entute forbrulis pli ol 450 domoj. Estis translokigitaj 1662 homoj.

31-a de julio[redakti | redakti fonton]

  • Oni sciigas, ke la kvanto da pereintoj rezulte de la inundo en Pakistano atingis 800 homoj.