Julio Antonio Mella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Antonio Mella
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1903 (1903-03-25)
en Havano
Morto 10-an de januaro 1929 (1929-01-10) (25-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Alma mater Universitato de Havano
Familio
Edz(in)o Oliva Zaldívar Freyre
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Julio Antonio Mella

Julio Antonio MELLA (n. la 25-an de marto 1903 - m. la 10-an de januaro 1929) estis elstara kuba revoluciulo, fondinto de la Kuba Komunisma Partio. Dum liaj studentaj jaroj en la Havana Universitato estis membro kaj aktivulo de diversaj politikaj asocioj kaj de la Universitata Studenta Federacio. Pro lia politika aktivismo kontraŭ la diktatoreco de la tiamaj prezidantoj, Mella estis forpelita de la universitato en 1926. Pro tio estis ekzilita en Meksiko kie fondis la Asocion de Novaj Kubaj Revoluciaj Enmigrantoj. En 1927 partoprenas la Kongreson kontraŭ la Kolonia Subpremo en Bruselo, Belgio kaj poste vizitas Sovetion kiel delegito al la 4-a Internacia Ruĝa Sindikata Kongreso.

Dum tiu epoko la reĝimo de Gerardo Machado ordonis la sekretan policon esplori la aktivecojn de la Universitato José Martí, kiun li taksis kiel “danĝera fokuso je komunista propagando”; la 10an de januaro 1929 estas murdata en Meksiko dum li marŝadis kun Tina Modotti, supozeble de pagitaj murdistoj de la diktaturo de Gerardo Machado.

La restaĵoj de Julio Antonio Mella estis cindrigitaj en la Franca Panteono de la meksika ĉefurbo kaj poste estis organizita la adiaŭo de la cindroj en la Amfiteatro Bolívar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]