Julio Baghy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Julio Baghy

Julio Baghy
Persona informo
Aliaj nomoj Jobo, Paĉjo
Naskiĝo 13-an de januaro 1891
en Szeged, Aŭstrio-Hungario
Morto 18-an de marto 1967
en Budapeŝto, Hungario
Mortokialo malsano
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Julio Baghy
Familio
Patro Gyula Baghy
Patrino Mária Bodrogi
Okupo
Okupo aktoro • romanisto • poeto • eldonisto • esperantistoverkisto
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj Cseh-metoda instruisto
Akademiano vicprezidanto de AE
Esperantistiĝis en 1911
vdr

Julio BAGHY ([ˈʝulɒ ˈbɒgi] originale BAGHY Gyula, pseŭdonome Jobo kaj Paĉjo), (naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967 en Budapeŝto) estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Lia vivo

Lia patro estis drama aktoro kaj lia patrino estis teatra sufloro. Post siaj lernejaj studoj ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatraĵoj. La milito rompis lian karieron kaj ses jarojn li devis pasigi for de sia patrujo en rusa militkaptiteco. Ankoraŭ dum lia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li ekkonis Esperanton kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis lin. Lia ampleksa Esperanto-agado komenciĝis jam en la Siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj. Reveninte al Hungarujo post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Esperanto-movado: multaj diversgradaj kursoj, gvidado de E-Rondo Amika, aranĝo de literaturaj vesperoj, ktp.


Esperanto-movado

Karikaturo de Baghy fare de Serge Sire (aperis en "La Ondo de Esperanto" en 2006 n°3, ilustraĵo por "La grupfeino", novelo de Baghy )

Dum pluraj Universalaj Kongresoj li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj, ekzemple en UK 1923 en Nurembergo kun Teatra trupo de Literatura Mondo. Por la reorganizo de la internacia Esperanto-movado ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). Baghy agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis la tago de la esperanta libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonio, Latvio, Nederlando, Francio, ktp.

Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933). Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Zamenhof mem povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte, per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.

Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy. Lia unua poemaro, Preter la vivo (1922) montris novan vojon al la Esperanto-poezio; la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en la esprimo de siaj sentoj. Feliĉe li retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen forigi nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La vagabondo kantas (1933) Baghy reiras al la klasika Esperanto-lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran versfaran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio.

Kiel novelisto, en Dancu Marionetoj! (1927), Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno (1931) li prezentas sin, kiel batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn, sed kelkfoje la pintigitan krajonon de la satiristo. Sed en la laste citita longa novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato de siaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Lia unua romano la Viktimoj (1926) estas romano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj figuroj, estas ne eble ne ŝati la romanon, ĉar la poeto scias la manieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura! (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco.

En la Migranta Plumo ni trovas liajn dramprovojn. En la verkado komence de 1930-aj (La vagabondo kantas; simplaj versoj; Verdaj Donkiĥotoj, romano kaj karikaturoj (1933)), Baghy ŝoviĝas ĉiam pli kaj pli al la satiro kaj li iĝas akra kaj forta kritikanto de la Esperanto-movado. Lia verko: La teatra korbo (1934) enhavas rememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al la esperantista kariero de Baghy.

Du el liaj verkoj ricevis akademiajn premiojn. Multajliaj noveloj kaj poemoj aperis en diversaj lingvoj.

Citaĵo
 Baghy, karese nomata Paĉjo, esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj… Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco. Ulrich Lins 

Verkoj

Rete legeblaj verkoj

greke Verkoj de Julio Baghy en Vikifontoj greke Listo de ĉiuj liaj rete alireblaj verkoj greke Migranta Plumo greke La Verda Koro greke Kiel Mihok instruis angle greke La Vagabondo Kantas

greke Ĉielarko greke Aŭtuna foliaro greke Dancu, marionetoj! greke Koloroj greke La vagabondo kantas greke La vagabondo kantas faksimilo greke Migranta plumo greke Pilgrimo greke Preter la vivo

Kantoj kaj poemoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Trovu « Julio Baghy » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

greke Apreza artikolo pri Julio Baghy de Karolo Píĉ greke Poemo pri Baghy de Jiři Kořínek greke Recenzo de Hura!

greke Verkoj de kaj pri Julio Baghy en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo