Gyula Csapó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Julio Csapó)
Gyula Csapó
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1906 (1906-01-01)
en Jimbolia
Morto 19-an de decembro 1974 (1974-12-19) (68-jaraĝa)
en Satu Mare
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

CSAPÓ Gyula [ĉapO djula], duonesperantigite Julio CSAPÓ (naskiĝis la 23-an de februaro 1906 en Jimbolia (tiam en Hungario, nun en Rumanio); mortis la 19-an de decembro 1974 en Satu Mare, Rumanio), estis hungara esperantisto kaj lignokomerca oficisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post Traktato de Trianon (1920) li apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li lernis Esperanton en 1921 kaj gvidis la movadon en Timişoara. Dum longa tempo servis ankaŭ kiel delegito kaj fakdelegito de UEA. Inter la du mondmilitoj li estis la ĉefa aktivulo por Esperanto en la regiono de la rumana urbo Timișoara.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.