Julia pasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juliopasejo)
Juliopasejo
Julierpasejkulmino
montpasejo
Alteco 2284 m
Geografia situo CH1903: 775886 / 149309 (mapo)46.4729.729Koordinatoj: 46° 28′ N, 9° 44′ O; CH1903: 775886 / 149309 (mapo)
Juliopasejo (Grizono)
Juliopasejo (Grizono)
DEC
Juliopasejo
Juliopasejo
Situo de Juliopasejo
Juliopasejo (Svislando)
Juliopasejo (Svislando)
DEC
Juliopasejo
Juliopasejo
Situo de Juliopasejo
Map
Juliopasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter InnDanubo, JulioRejno
Ligas Silvaplano, Tiefencastel
Infrastrukturo vojo, poŝtaŭto
vdr

Juliopasejo (en la germana lingvo: Julierpass; en la romanĉa lingvo: Pass dal Güglia) estas montpasejo en Kantono Grizono en Svislando. Ĝi estas akvodislimo inter Nigra Maro kaj Norda Maro.

La pasejo en ciferoj[redakti | redakti fonton]

La pasejkulmino situas je 2284 m s.m.. La longeco de la pasejvojo de Tiefencastel ĝis Silvaplano estas 43 km. La distanco de Tiefencastel al la pasejkulmino estas 36 kaj tiu de la pasejkulmino al Silvaplana 7 km. La maksimuma grimpo ambaŭflanke de la pasejkulmino estas 10 %, la averaĝa norde estas 4 % kaj sude 6,7 %. La pasejo estas tutjare, ankaŭ vintre, malfermita kaj veturebla.

Priskribo de la vojo de nordo al sudo[redakti | redakti fonton]

La pasejvojo komenciĝas en Tiefencastel je alteco de 851 m s.m.. Ĝi sekvas la riveron Julio (germane Julia kaj romanĉe Gelgia suden tra Savognin, Marmorera, laŭlonge de la baraĵlago Marmorera, tra Bivio al la pasejkulmino kaj pluen al finpunkto de la pasejo en Silvaplana en Engadino je alteco de 1815 m s.m..

Historio[redakti | redakti fonton]

Romia kolono sur la Juliopasejo

En la Itinerarium Antonini [Vojaro de Antonio] estas menciita vojo kun la stacioj Tinnetione kaj Murus, devas do temi pri vojo tra la Juliopasejo aŭ Septimerpasejo. Per arkeologiaj fosadoj sur la Juliopasejkulmino estis trovita romia sanktejo. Same multnombraj moneroj trovitaj laŭlonge de la pasejo indikas, ke verŝajne tiu-ĉi grava pasejvojo estis la Juliopasejo. La unua dokumenta mencio pri Juliopasejon tamen datiĝas el la jaro 1365. Estas tamen malklare, ĉu en romia epoko pli gravis la vojo tra Julio- aŭ tra Septimerpasejo. Fakto estas, ke per la konstruo de la veturebla vojo tra Septimerpasejo en la jaro 1387 Juliopasejo perdis grandan parton de sia signifo. Tamen Julio konservis certan funkcion kiel alirvojo al la Supera Engadino kaj la Berninapasejo. La konstruon de la veturebla vojo tra la pasejo oni komencis en la jaro 1820 kaj ĝin malfermis en 1826. La alirvojo ek de Koiro tamen estis pretigita nur en la jaro 1834 post detruo de la malnova vojo fare de inundo. Tio estis la unua granda vojkonstruprojekto, kies konstrumastro estis la Kantono Grizono. Post la malfermo de la Albulofervojo en 1908 la trafiko tra Juliopasejo preskaŭ ĉesis. En la jaro 1923 la Svisa Ĵurkomunumo devigis la Kantonon Grizono disponigi vojon por la trafiko al Engadino. La kantono elektis la Juliopasejon. Inter 1935 ĝis 1940 la Juliopasejo kiel unua svisa montpasejo ricevis asfaltan vojkovrilon. Ĝi nun estis la ĉefa voja aliro al Engadino.

Aliaj signifoj de Julio[redakti | redakti fonton]

Por aliaj signifoj de Julio vidu sub Julio (apartigilo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]