Julius Fučík (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de la komponisto

Julius FUČÍK [julius fuĉik] (naskiĝis la 18-an de julio 1872, mortis la 25-an de septembro 1916) estis ĉeĥa dirigento kaj aktiva komponisto de dancmuziko. Li verkis pli ol 400 marĉojn, valsojn, polkojn, kaj aliajn formojn de danca muziko. Hodiaŭ lia plej fama komponaĵo estas la marĉo Eniro de la Gladiatoroj (ĉeĥe Vjezd gladiátorů), kiun oni oftofte ludas ĉe cirkoj.

Fučík naskiĝis en Prago en 1872. Estante studanto li lernis ludi la fagoton kun Ludwig Milde, la violonon kun Antonín Bennewitz. Poste, instruita de Antonín Dvořák, li studis komponadon. En 1895 Fučík iĝis la dirigento de la ĥoro Danica.

La komponisto en 1913 transloĝiĝis en Berlinon, kie li kreis sian propran orĥestron, la "Prager Tonkünstler-Orchester". Ankaŭ Fučík fondis la eldonejon Tempo Verlag por eldoni sian komponaĵojn. Post la komenco de la unua mondmilito li iĝis malpli sukcesa finance; la eldonejo devigatis fermi, kaj la komponisto malsaniĝis. Li mortis en Berlin en 1916, estante 44-jaraĝa. Li en Prago estis enterigita.

Fučík estis la onklo de la ĉeĥa ĵurnalisto Julius Fučík.