Julius Glück
Julius GLÜCK [JUlius glük] (naskiĝis la 12-an de marto 1877 en Daleke Dusinsky, tiam Duschnik en Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ en Ĉeĥio; estis mortigita la 7-an de septembro 1942 en Auschwitz. Estis inĝeniero kaj fabrik-direktoro en Berlino kaj germana esperantisto.
Profesoro Wilhelm Ostwald instruis al li Esperanton en 1907, kaj Glück de tiam dediĉis preskaŭ la tutan vivon al la movado. Li estis aktivulo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kaj en la Esperanto-Ligo Berlin, kies honora membro li fariĝis okaze de sia 25-jara esperantisteco je 22 nov. 1932.
Li propagandis en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Germanio kaj Francio. Li faris 104 Esperanto-paroladojn en Radio Berlin, inter ili 3 radiokursojn. Glück verkis varb-artikolojn por ĉirkaŭ 40 germanaj gazetoj kaj revuoj.
Li posedis la profesoran diplomon de Internacia Instituto de Esperanto, estis ekzamena komisaro de tiu Instituto kaj tiu en Aŭstrio. Ĝis 1933 li gvidis 208 Esperanto-kursojn; laŭ sia kalkulo li havis ĉirkaŭ 30.000 Esperanto-lernantojn en Germanio.
Li estis kunlaboranto de Lingvo Internacia, La Revuo, Esperanto, Heroldo de Esperanto kaj aliaj. Eniris redakcion de libroserio Muusses Esperanto Biblioteko.
Enhavo |
Fotoj [redakti]
- La Praktiko 1936/8 (56), p.7 okaze de la kvinjara jubileo de la loka Esperantista klubo "Amikeco" en Venlo, kie li festparolis.
- La Praktiko 1932/1, p.[8] kun Arnold Behrendt, Glaser, Cseh kaj Dauge (Glück estas nur malbone rekonebla).
Verkoj [redakti]
- germanlingva lernolibro (kun SOS), 1910, ĝis 1933 eldoniĝis 35.000 ekzempleroj.
- germana lernolibro por memstudado kaj radio.
- aliaj lerniloj, ankaŭ en periodaĵoj.
- Albumo pri la Universala Kongreso de Krakovo en 1912 (ĉefkunlaboranto).
- El la klasika periodo de Esperanto. Antoni Grabowski kaj K. Bein (Kabe).
Pro Esperanto, Vieno, 1989 (36p.) >recenzeto
Literaturo pri Julius Glück [redakti]
- Wollenberg, Fritz. El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. Unua Parto. Berlin 1993.
- Lins, Ulrich, en: Pola Esperantisto 2012, n-ro 4.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Libroj de kaj pri Julius Glück en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo