Julius Hülsemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Hülsemann
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1824 (1824-10-18)
en Arnstadt
Morto 24-an de marto 1888 (1888-03-24) (63-jaraĝa)
en Arnstadt
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julius August Heinrich HÜLSEMANN (naskiĝinta en la 18-a de oktobro 1824 en Arnstadt, mortinta samloke en la 24-a de marto 1888) estis germana politikisto.

Loĝdomo de Hülsemann en Kohl-strateto nr 2b
Monumento por la ĉefurbestro ĉe la piedo de Alteburg, proksime de la vilao de E. Marlitt

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de la registara advokato, ĉambra konsilisto kaj administranto de la Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo Heinrich Hülsemann kaj de ties edzino Christiane Friederike (fraŭlina nomo: Ebart). En la 1850-a jaro li edziĝis al Auguste Hermine Friederike (fraŭlina nomo: Falke).

Post frekvento de la gimnazio en Arnstadt (1833-42) Hülsemann studis jursciencojn en Jena kaj Leipzig. En 1846 li estiĝis asesoro kaj ricevis la permeson aktivi kiel advokato en sia naskiĝurbo en 1848. Li estis ankaŭ ĉe la tribunalo en Plaue kaj troviĝis en la estraroj de la salejaj kompanioj Aktiengesellschaft Saline Arnŝall kaj Aktiengesellschaft Arnstädter Salinenverein. Hülsemann ĉefadministris ankaŭ la bienon Prinzenhof.

Ekde 1850 Hülsemann apartenis al la urba konsilantaro kiun li intertempe ankaŭ estris. De 1871-88 li estis urbestro, nomumitis ĉefurbestro en 1872 kaj en 1875 Duka konsilisto.De 1879-87 li estis deputito de la asembleo landa de Schwarzburg-Sondershausen, landa sindiko parlamenta (1880-88), honora membro de Gewerbeverein Arnstadt.

Meritoj dum urbestrado kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Dum lia regado faritis i.a. antaŭlaboroj por la konstruo de la Buĉejo de Arnstadt, de la Porknabina burĝa lernejo, de la Tombejo nova de Arnstadt; li anstataŭigis la lignajn akvokondukilojn per feraj kaj pavimigis la trotuarojn. Pro liaj meritoj koncerne la reforstumadon de Alteburg kaj ties ĉirkaŭaĵoj starigitis al lia honoro en la 1895-a jaro monumento sur soklo el kalkŝtoneroj kun portretmedaliono el kupro (fandita dum la Dua mondmilito. En la 1998-a jaro restaŭritis la monumento kaj oni muntis krome memorigtabulon ĉe lia loĝdomo ĉe Kohlgasse nr 2. Ankaŭ strato nomitis por li (Hülsemannstraße).

La belvidejo Schneckchen konstruiĝis sur grundo de li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 294-295