Julius Kröhl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Kröhl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1820 (1820-01-01)
en Klaipėda
Morto 9-an de septembro 1867 (1867-09-09) (47-jaraĝa)
en Panamo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo inventisto • submariner • inĝeniero
vdr

Julius KRÖHL (1820-1867) estis germana inĝeniero elmigrinta en Usonon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1861 proponis Julius Kröhl sian planon pri 12 metrojn longa submarŝipo al la armeo de la usonaj nordaj ŝtatoj, sed ĝi trovis akceptantojn, interesantojn tie.

Do li povis realigi la planon per helpo de Pacific Pearl Company kaj konstruis Explorer-on el fandofero. Ĝi estis la unua submarŝipo kun elira kluzo kaj tio servis por trovi perlojn.

Li kaj la ŝipanaro mortis je misteria febro. Verŝajne ili suferis - tiam nekonata - je dekompresa malsano, ĉar ili surprenis dum semajno multajn subakviĝojn ĝis pli ol 30 metrojn profunde.

La submarŝipo kuŝas kaj rustiĝas ĉe la panama marpordo Panama. Oni volas nun (en 2005) ĝin liveri kaj restaŭri.

Oni supozas, ke li prenis la ideon pri la submarŝipo el la romano de Jules Verne Dudek mil leŭgoj sub la maro, kie la submarŝipo Nautilus havis same cigaroforman.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]