Julius Wellhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PRIBIBLIAJ KRITIKISTOJ
“JULIUS WELLHAUSEN”
Jukius Wellhausen.
nomo = Julius
sekso == viro
kromnomo = Vellhausen
naskiĝaj loko kaj dato = Hameln, la 7-a de majo 1844
mortaj loko kaj dato = Göttingen, la 7-an de januaro 1918
aktivecoj = Teologo, historiisto, orientalisto
nacio = germana
Incipit =

Julius WELLHAUSEN (n. la 17-an de majo 1844 - m. la 7-an de januaro 1918) estis germana esploristo de la Biblio kaj orientalisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Hameln de la Regno de Hannover. Post la universitataj studoj en Göttingen gvidite de Georg Heinrich August Ewald, li instruis Historion pri la Malnova Testamento kiel “privata docento”. En 1872 li akiris la pozicion de “ordinarulo” pri teologio en la universitato de Greifswald, sed rezignis tiun oficon pro konsciencaj motivoj, kaj samtempe akceptis la docentecon kiel eksterordinarulo pri orientaj lingvoj en la fakultato pri filologio ĉe la universitato de Halle; sekve li transiris kiel samfaka ordinarulo ĉe la universitato de Marburgo 1885, kaj fine en 1892 li translokiĝis, samcele kaj samfake, al Göttingen kie restadis ĝis la morto.

Pribiblia ekzegezo[redakti | redakti fonton]

Wellhausen famas pro siaj studoj en la kampo de la pribiblia ekzegezo, aparte rilate la historion de la Malnova Testamento kaj de la Ezateŭko[1], al kiu li aliris tute deduktive, tute senkompromise, kio lin metis en senkaŝa kontrasto kun la tradicia skolo de de pribibliaj esploristoj.

Lia precipa verko titoliĝas Prolegomena zur Geschichte Israels ("Prolegomenoj (enkondukaĵoj) al la historio de Israelo), de 1883 (la unua eldono de 1878, titoliĝis Geschichte Israels, "Historio de Israelo"). Per tiu verko Wellhausen prezentis la definitivan formuladon de la hipotezo dokumenta, laŭ kiu la Pentateŭko estus redaktita per komencaj kvar dokumentoj sendependaj, referencantaj al epoko plurjarcente posta al tiu de Moseo, universe konsiderita ĝia aŭtoro. La hipotezoj de Wellhausen, pro kiuj li estis admonita de la registara ministro pri la kulto kaj ankaŭ translokigita de sia katedro, fariĝis la dominanta paradigmo en la studoj pri la Pentateŭko ĉe la esploristoj nekonservativaj ĝis la lasta kvarono de la 20-a jarcento, kiam komencis surfaciĝi esploristaj diskutoj, laŭ kiuj la Pentateŭko estas tempe lokigebla en epoko pli posta ol tiuj indikitaj de Vellhausen. [2]

Lia kurta verko pri la Nova Testamento (Das Evangelium Marci, übersetzt und erklärt (1903), en kiu estas subtenate la antaŭeco de la Evangelio laŭ Marko sur la Fonto Q, akiris malmulte da entuziasmo. [3]

Vellhausen interesiĝis ankaŭ pri epokoj antaŭislama kaj Umajada[redakti | redakti fonton]

Fundamentaj estis liaj verkoj pri la epoko de la Jāhiliyya[4] (Reste arabischen Heidentums, W. De Gruyter & Co., Berlin-Leipzig, 1887), kaj pri la siria kalifato umajada (Das arabische Reich und sein Sturz).

Tiu lasta verko, tradukita al la angla, ankoraŭ multe konsideriĝas ĉe kultistoj de islamaĵoj (The Arab Kingdom and Its Fall, Kolkato, University of Calcutta, 1927).

Precipaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De gentibus et familiis Judaeis (Göttingen, 1870)
  • Der Text der Bücher Samuelis untersucht (Göttingen, 1871)
  • Die Phariseer und Sadducäer (Greifswald, 1874)
  • Prolegomena zur Geschichte Israels (Berlin, 1882; angligita en 1885; 5a germanlingva eldono, 1899; origine titolita en 1878 Geschichte Israels)
  • Muhammed in Medina (Berlin, 1882)
  • Die Composition des Hexateuchs und der historischen Bücher des Alten Testaments (1876/77, 3ª ed. 1899)
  • Israelitische und jüdische Geschichte (1894, 4ª ed. 1901)
  • Reste arabischen Heidentums (1887. Rist. 1897)
  • Das arabische Reich und sein Sturz (1902)
  • Skizzen und Vorarbeiten (1884-1899)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ses libroj (ujoj): Pentateŭko + Josuo)
  2. Hodiaŭ eniris la sciencan agonon nova hipotezo en kiu estas minimumigitaj la influoj de la kvar fontoj EJDP.
  3. Ankaŭ la Nova Testamento atribuas al Moseo la aŭtorecon de la Pentateŭko: en la Evangelio laŭ Luko estas Jesuo mem tion asertanta; tio ripetiĝas en la Agoj de la Apostoloj kaj aliloke. Kutime la subtenantoj de la hipotezo dokumenta sin defendas el tiu obĵeto alvokante la negravecon de la problemo aŭ per neinflua nescio.
  4. Jahiliyya (جاهلية, aŭ jāhiliyya, ("Nescio"): vorto por indiki la periodon kiu antaŭis la predikadon de Mahomedo