Julius von Haast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Julius von Haast.

Sir Johann Franz "Julius" von Haast (1a Majo 1822 – 16a Aŭgusto 1887) estis germana geologo. Li estis fondinto de la Kanterburia Muzeo ĉe Kristkirko, Novzelando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Haast naskiĝis en Bonn en 1822[1][2] en la Regno de Prusio. Li ricevis komencan edukadon parte tie kaj parte en Kolonjo, kaj poste eniris en la Universitato de Bonn, kie li studis geologion kaj mineralogion. En 1858 li veturis al Novzelando por informi pri la taŭgeco de la kolonio por germanaj elmigrantoj. Li kunlaboris kun la geologo Ferdinand von Hochstetter.

Tombo de von Haast ĉe la tombejo Holy Trinity Avonside.

Poste la Dro Haast akceptis oferojn el la registaroj de la provincoj Nelson kaj Canterbury por priserĉadi la geologion de tiuj distriktoj, kaj la rezultojn de lia detala laboraro ege riĉigis la konaron rilate al la rokaj strukturoj, la fenomeno de glaĉeroj kaj la ekonomiaj produktoj. Li malkovris oron kaj karbon en Nelson, kaj studis la teritorion de la Moaoj kaj aliaj formortintaj neflugaj birdoj.

Lia verko Geology of the Provinces of Canterbury and Westland, N.Z., estis publikita en 1879. Li estis fondinto de la Kanterburia Muzeo (Novzelando)|Kanterburia Muzeo]] ĉe Kristkirko, kies direktoro li iĝis, kaj por kiu li preparis la plej bonkvalitan kolekton el la suda hemisfero. Li estis Provincial Geologist of Canterbury (provincia geologo) el 1861 al 1871, kaj profesoro de geologio ĉe la Canterbury College (nune Universitato de Canterbury). Li estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono en 1867, kaj ricevis heredan kavalirecon el la Imperiestro de Aŭstrio en 1875. Li estis kavalirigita pro siaj servicoj dum la Kolonia Ekspozicio en Londono en 1886, kaj mortiĝis tuj post sia reveno al Christchurch, en 1887. Li estis entombigita en grundo de la preĝejo Holy Trinity ĉe Stanmore Road, Christchurch.

Haast nomigis la Glaĉeron Franz Josef laŭ la Imperiestro de la Aŭstri-Hungara Imperio. Kelkaj lokoj en Novzelando estas nomataj laŭ li, kiaj Haast Pass, la rivero Haast kaj la urbo Haast. La skisto troviĝanta en Novzelando estas nomata "Haast Schist" kiel omaĝo al liaj kontribuoj al geologio. Li estis la unua kiu studis la ostojn de la formortinta Aglo de Haast.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Cititaj fontoj
  1. Haast, H.F. von (1948). The Life and Times of Sir Julius von Haast: Explorer, Geologist, Museum Builder. Wellington: The Author, p.1.
  2. Kelkaj fontoj erare markas la jaron 1824, kia (11-24-1887) "Sir Julius von Haast, F.R.S", gazeto : Nature, volumo : 37, numero : 943. COI:10.1038/037087a0
Aliaj fontoj

Haast, Julius von (11-26-1885). "On the Stone Weapons of Maori & Moriori", gazeto : Transactions and Proceedings of the Royal Society of New Zealand, volumo : 18, paĝoj : 24–29

  • Francis Reid, “The Sumner Cave Controversy Reconsidered: Provincialism, Identity and 'Colonial' Science”, The New Zealand Journal of History, Vol.43, No.1, April 2009.

Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]