Juna Germanujo (literaturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Junge Deutschland (eo: Juna Germanujo) estas la nomo por literatura movado de junaj, liberalaj poetoj en la epoko de la Antaŭmarto en Germanujo, kiu proksimume ekde 1830, instigite de la Julirevolucio en Francujo, aktivis publikige kaj kies traktaĵojn en 1835 malpermesis per decido la tiama federacia parlamento de la princoj.

La nomo Juna Germanujo aperas unuan fojon je Heinrich Laube, populariĝis tamen per Ludolf Wienbarg, kiu enkondukis siajn Ästhetischen Feldzüge (Estetikaj militiroj) el 1834 per la programecaj vortoj: "Dir, junges Deutschland, widme ich diese Reden, nicht dem alten" (Al vi, juna Germanujo, mi omaĝas ĉi tiujn paroladojn, ne al la maljuna.).

Celoj[redakti | redakti fonton]

Komune estis al la poetoj de Juna Germanujo, ke ili sin turnis kontraŭ la retroa kaj reakcia politiko de Metternich kaj de la princoj de la germana federacio. Ili pledis por demokratiaj liberecorajtoj, socia justeco same kiel por la superado de malmodernaj religiaj kaj moralaj ideoj. La ideismon de la vajmara klasikismo kaj romantismo ili rifuzis kiel nepolitika kaj neprogresinta. Ambaŭ literaturaj tendencoj estis por ili fremdaj al realeco kaj vivo. Por la Jungermanoj literaturo ne rajtis esti eminentula, ĝi male atentigu pri sociaj kaj politikaj malbonstatoj. Ili rigardis sin mem kiel heredintoj kaj daŭrigantoj de la klerismo kaj fariĝis literaturaj pioniroj de la burĝa-liberala Martorevolucio de 1848/49.

La mondkoncepto la reprezentantoj de Juna Germanujo estis influitaj de la evoluteorio de Hegel kaj de la utopia socialismo de Saint Simon. Nacipolitike la plej multaj esperis la unuiĝon de Germanujo laŭ formo de respubliko kaj per tio la superadon de la feŭdismo.

Diference al samtempuloj kiel Georg Büchner aŭ al la pli malfrua poetogeneracio de la Antaŭmarto ĉirkaŭ Georg Herwegh, Ferdinand Freiligrath, Heinrich Heine kaj August Heinrich Hoffmann von Fallersleben por la jungermanoj ne unuarange temis pri politika renverso. Ili strebis kontraue al plene nova, liberala socio, en kiu neniu aŭtoritato estu akceptenda sen pluaĵoj. Por ili politiko estis nur unu kampo inter multaj, krom moralo, religio, estetiko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johannes Proelß: Das junge Deutschland. Ein Buch deutscher Geistesgeschichte. Stutgarto: Cotta, 1892.
  • Heinrich Hubert Houben: Jungdeutscher Sturm und Drang. Ergebnisse und Studien. Leipsiko: Brockhaus, 1911.
  • Ludwig Geiger: Das junge Deutschland. Studien und Mitteilungen. Berlino: Schottlaender, [1907].
  • Jost Hermand (eld.): Das Junge Deutschland. Texte und Dokumente. Reclam, Stutgarto 1966 k.p.o. (= RUB 8795), ISBN 3-15-008703-1
  • Alfred Estermann (eld .): Politische Avantgarde 1830-1840. Eine Dokumentation zum "Jungen Deutschland". 2 volumoj. Frankfurto ĉ.M.: Athenäum, 1972.
  • Walter Hömberg: Zeitgeist und Ideenschmuggel. Die Kommunikationsstrategie des Jungen Deutschland. Stutgarto: Metzler, 1975. ISBN 3-476-00302-7
  • Wulf Wülfing: Junges Deutschland. Texte - Kontexte, Abbildungen, Kommentar. Carl Hanser, Munkeno 1978 (serio Hanser 244), ISBN 3-446-12490-x
  • Manfred Schneider: Die kranke schöne Seele der Revolution. Heine, Börne, das Junge Deutschland, Marx und Engels. Athenaeum, Bodenheim 1980.
  • Hartmut Steinecke: Literaturkritik des Jungen Deutschland. Entwicklungen - Tendenzen - Texte. Erich Schmidt, Berlino 1982, ISBN 3-503-01682-1
  • Wulf Wülfing: Schlagworte des Jungen Deutschland. Mit einer Einführung in die Schlagwortforschung. Erich Schmidt, Berlino 1982 (Philologische Studien und Quellen 106), ISBN 3-503-01661-9
  • Helmut Koopmann: Das Junge Deutschland. Eine Einführung. Wiss. Buchgesellschaft, Darmstadt 1993, ISBN 3-534-08043-2
  • Takanori Teraoka: Stil und Stildiskurs des Jungen Deutschland. Hamburgo: Hoffmann u. Campe, 1993. (Heine-Studien.) ISBN 3-455-09920-3
  • Lothar Ehrlich, Hartmut Steinecke, Michael Vogt (Hgg.): Vormärz und Klassik. Aisthesis, Bielefeld 1999 (Vormärz-Studien I), ISBN 3-89528-184-0
  • Wolfgang Bunzel, Peter Stein, Florian Vaßen (Hgg.): Romantik und Vormärz. Zur Archäologie literarischer Kommunikation in der ersten Hälfte des 19. Jahrhunderts. Aisthesis, Bielefeld 2003 (Vormärz-Studien X), ISBN 3-89528-391-6

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]