Juna Koro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
JUNA KORO
raportoj pri la agado de organizo
organizaĵo
panoramo de urbo Zalaegerszeg
Sidejo Zalaegerszeg
Tipo neregistara organizaĵo
Estr(ar)o La unua estro estis János Gaál.
Lingvoj

hungara , Esperanto

vdr

Juna Koro estas neregistara esperantista organizaĵo en Zalaegerszeg, Hungario.

Historio

En 1972 oni finkonstruis la Junularan kaj Pioniran Domon, en kiu oni organizis Esperanto-lingvokurson. La malnovaj esperantistoj kaj la novaj lernantoj samjare fondis novan Esperanto-klubon nomita Juna Koro. La unua prezidanto de la klubo estis János Gaál, kiu nuntempe en urbo Sárvár laboras por la Esperanto-celoj. Inter la unuaj lokaj lernantoj estis Pál Felső, kiu laboris en la gvidantaro de TEJO dum la UK en 1966. Poste li organizis radioelsendojn en Esperanto el la urbo Pécs. Lia edzino Dr-ino Flóra Szabó estis ĉefsekretariino de Universala Esperanto Asocio en Roterdamo. Ili ankaŭ nuntempe estas membroj de Juna Koro. Csaba Lendvay dum jaroj estis ĝenerala sekretario de TEJO dum la Meksika periodo kaj en Vankuvero.

Dum kelkaj jaroj oni laboris en la Sindikata Domo. La esperantistaro kolektiĝis ĉiuvendrede, laborante diligente. En 1987 la Esperanto-centjariĝo donis multan okazon por festi. La klubanoj karavane veturis al IJK (Krakovo) kaj al UK (Varsovio). Ferenc Kapcsándi kaj György Ódor estis invititaj al la jubilea kunsido de HEA (Hungaria Esperanto-Asocio) en la Parlamentejo. Okaze de la centjariĝo de Esperanto oni faris grandan ekspozicion en la Junulara Domo, festante ankaŭ la dek kvinan naskiĝtagon de la klubo. En 1989 je la invito de la Fervojista Kulturdomo ili translokiĝis, kaj post unu jaro ili denove organizis la Tutlandan Fervojistan Esperanto-Renkontiĝon okaze de la centjara datreveno de la inaŭguro de la fervojlinio inter Boba kaj Csáktornya. Oni veturis kun 250 gastoj per nostalgia trajno al Lenti kaj inter Lendava kaj Csáktornya.

Kontraŭ la malfacilaĵoj de la 1990-aj jaroj la esperantistoj diligente laboris ĉefe por fervojaj celoj. 1997.: En urbo Graz - (Aŭstrio) okazis la Ekumena Esperanto-Kongreso. Hejmenveturonte la partoprenantoj organizis postkongreson helpe de Juna Koro en Zalaegerszeg. Onin tre kore akceptis la lokaj religiaj organizaĵoj. La klubanoj eldonis specialan, poŝforman reklam-lernolibron kaj kovertojn kun Esperanto-logo, esperant- kaj nacilingvaj surskriboj. Oni partoprenis kunsidojn de Alp-Adria Asocio en Italio, Kroatio, Slovenio.

Ili prezentas hejmpaĝon en Esperanto kaj hungarlingve pri la urbo, Zalaegerszeg[1], kaj pri la klubo/asocio Juna Koro[2][3]. En 2010 aperis la Esperanto-lernolibro de klubano: Ódor, György: Eszperantó nyelvkönyv[4]

La asocio havis gastojn el Pollando, Germanio, Argentino, Sud-Koreio, Israelo, Sovetunio, Jugoslavio kaj ankaŭ el 20 diversaj landoj.

Aranĝaĵoj

  • Oni aranĝis la Junularan Esperantan Renkontiĝon (JER) en Zalaegerszeg - 1978. Pli ol 200 junuloj kolektiĝis en la Junulara Domo kaj pli multaj partoprenis la demonstracion okaze de 1-a de majo.
  • Dum la 1980-aj jaroj plurfoje oni organizis propran fremdultrafikan programeron ŜER (Ŝohollara Esperanto-Renkontiĝo). Foje la tuta grupo biciklis al Varaždin (Kroatio).
  • La klubanoj partoprenis en la IFEF-Kongreso en urbo Pécs - 1995
  • En urbo Graz - (Aŭstrio) okazis la Ekumena Esperanto-Kongreso, poste postkongreso en Zalaegerszeg - 1997.
  • En la jaro 2000 oni intense helpis la laboron de la IFEF[5]-Kongreso en Budapeŝto. En 2001 denove oni organizis la Tutlandan Fervojistan Renkontiĝon en Zalaegerszeg. Speciala trajno veturis sur la novinaŭgurita fervojlinio al Slovenio, al Hodoŝ. Entuziasme oni helpis la organizan laboron de la IFEF-Kongreso okazinta en Sopron-Eisenstadt en la jaro 2004.
  • La klubano György Ódor reprezentis HEJ-n (Hungara Esperanto Junularo) en Moskvo, okaze de la Tutmonda Junulara Renkontiĝo - 1985

Esperantalioj

Bildaro

Fontoj

  • La klubo aperigis propran eldonaĵon kun titolo Eroj. Ĝin redaktis Béla Kovács. Aperis 17 numeroj, kiuj troveblas ankaŭ en la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi. Béla redaktis poste la revueton Literatura folio. Nuntempe li loĝas en urbo Kaposvár, kaj eldonas la reprezentan revueton Vesperto.
  • Oni eldonis duan kantareton kaj la 25 Juna Koro-anoj en Esperanto-uniformo kantis sur la scenejo de la kongreso (IJK Eringerfeld) el la kantareto. 1985.
  • György Ódor : Eszperantó nyelvkönyv - 2010 ISBN 978-963-08-0244-4

Eksteraj ligiloj

Notoj/referencoj

Vidu ankaŭ

Zalaegerszeg