Junana paradoksornito
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Paradoxornis ricketti (Rothschild, 1922) |
||||||||||||||
La Junana paradoksornito, Paradoxornis ricketti, estas hindomalaja specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.
Ĝi troviĝas kiel endemio en Ĉinio, kiu reproduktiĝas nur en nordokcidenta Junano, kio nomigas la specion.
Tiu malgranda 10 cm longa paradoksornito estas ofte konsiderata samspecifa ĉu kun la Bruna paradoksornito, Paradoxornis brunneus, ĉu kun la Violgorĝa paradoksornito, Paradoxornis webbianus. Ties kutimaro estis priskribita kiel simila al tiu de la Violgorĝa paradoksornito . [1].
Ĝi estas ruĝecbruna supre kaj helgrizbruna sube.
Referencoj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |
- Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) Pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
|
||||||||||||||||||