Juneca ardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Juneca Ardo
Aŭtoro Norbert Barthelmess
Eldonjaro 1936
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 119
vdr

Juneca Ardo [1] estas 119-paĝa socia romano originale Esperante verkita de Norbert Barthelmess. Ĝi aperis en la jaro 1936 ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda en Parizo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La prozaj verkoj de Bartelmess preskaŭ ĉiam temas pri la vivo kaj problemoj de infanoj kaj junularo. Ankaŭ en lia Juneca Ardo li restis fidela al sia amata temo. Sed estas malplaĉaj la aludoj al ribeloj, punoj ; monstra sintenado ĉe instruantoj, kruelaĵoj, ktp. ĉe la fino la heroo mortas pro falo de aviadilo kiu ĝuste trafas kinon kie liaj konatuloj ĉeestas kaj kiu bruladas ; tiu tuta aranĝo ne estas kredinda. Se la stilo mem de tiu originala verko estas tre bona la temo kun tro da ĉirkaŭiroj, nenecesaj veraĵoj, troigoj, ŝajne maltrafas sian celon : varbi junulon al revolucio, partio ; je sia aĝo feliĉe la knaboj ne havas specialan intereson pri politikajpsikanalizaj demandoj. 
— 1937, Historio de Esperanto III, paĝo 944

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]