Juneteenth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juneteenth (Junideka) estas festo de afrikdevenaj usonanoj je la 19-a de junio, ĉar okazis je tiu tago de la jaro 1865, ke la novaĵo pri la emancipo-proklamo atingis sklavojn en Galveston, Teksaso – du jarojn post ĝia unua proklamiĝo. Juneteenth estas, laŭscie, la plej frua festo pri la fino de usona sklaveco.

Juneteenth fariĝis usona federacia feritago ekde 2021.

Juneteenth ankaŭ estas la titolo de la plej lasta romano (1999) de Ralph Ellison.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]