Junio de 2006

El Vikipedio, la libera enciklopedio
junio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30
aranĝo de 2006
tagoj

Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum junio de 2006.

Vendredo, 30-a de junio 2006

Ĵaŭdo, 29-a de junio 2006


Merkredo, 28-a de junio 2006

Lundo, 26-a de junio 2006

  • mortis bruna urso JJ1

Vendoredo, 23-a de junio 2006

Sabato, 17-a de junio 2006

  • En Elista mortis 85-jara kalmuka popola poeto David Kugultinov, aŭtoro de pli ol 80 libroj kaj laŭreato de multaj premioj.

Ĵaŭdo, 15-a de junio 2006

  • Amaskomunikila centro de Volgograda provinco informis, ke ĉi-jare en la regiono oni semis je 18% pli da akvomelonoj kaj melonoj pasintjare. En tiu rusia provinco, en la tempo de la unua rikolto, okazos du grandaj E-renkontiĝoj: RET kaj OkSEJT.

Merkredo, 14-a de junio 2006

  • En Sankt-Peterburgo finiĝis la 10-a Peterburga Internacia Ekonomia Forumo, kiun partoprenis pli ol 3 mil personoj el 51 ŝtatoj. Dum la forumo estis aranĝitaj kontraktoj je la taksata sumo de pli ol 1 mlrd. da usonaj dolaroj, i. a. kontrakto pri konstruo de aŭtokonstrua fabriko Nissan en Sankt-Peterburgo kaj multaj aliaj. La forumo okazas aŭspicie de rusia registaro kaj KSŜ.

Lundo, 12-a de junio 2006

Dimanĉo, 11-a de junio 2006

  • 125 usonaj soldatoj forlasis Krimeon, ne ĝisatendinte la kunan militan trejnadon de Ukrainio kaj NATO. La protestintoj festas sian sukceson.

Sabato, 10-a de junio 2006

  • Maĥmud Abbas volas referendumon pri rekono de Israelo la 26-an de julio. Plimulto de la palestinanoj apogas la planon, dum registara partio Hamas kontraŭas tion. Hamas ankaŭ anoncis, ke ĝi ĉesigas repaciĝon post la eventoj de la 9-a de junio en Gaza-sektoro.

Vendredo, 9-a de junio 2006

  • En Germanio komenciĝis la 18-a Futbala Mondpokalo 2006. La finalo okazos la 9-an de julio.
  • En Sud-Osetio ekfunkciis nova pli potenca televida centro. Dum la inaŭguro de la nova centro prezidento de la memproklamita ŝtato Eduard Kokojti esprimis esperon, ke videblo de la sud-osetiaj elsendoj en la najbaraj kartvelaj regionoj helpos la du popolojn atingi interkomprenon. Li ankaŭ promesis, ke baldaŭ ekfunkcios detruita dum la milito ŝtata radiostacio en Cĥinvalo.
  • La 9-a kaj 10-a de junio estas proklamitaj oficialaj mornotagoj en rusia regiono Inguŝio post kiam okazis kruela mortigo de polica altrangulo Musa Nalgijev kaj lia familio en Karabulak.

Ĵaŭdo, 8-a de junio 2006

  • Rezulte de aviada bombado oni mortigis gvidanton de la iraka subgrupo de Al-Kaida, "teroriston numero du" Abu Musab az-Zarqawi. Kun az-Zarqawi mortis kelkaj liaj proksimaj helpantoj.
  • Usona Senato voĉdonis ne enskribi en la konstitucion la proponitan ŝanĝon pri malebligo de samseksaj kunedziĝoj.
  • En Indonezio aktiviĝis vulkano Merapi. Jam pli ol 18 mil homoj estas evakuitaj el ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.

Merkredo, 7-a de junio 2006

Mardo, 6-a de junio 2006

Lundo, 5-a de junio 2006

Dimanĉo, 4-a de junio 2006

  • Ĉiuj ok naftistoj, ostaĝigitaj la 2-an de junio en Niĝerio, estas liberigitaj nun. Ili estis ses britoj, unu usonano kaj unu kanadano. La okazo plialtigis prezon de nafto en internacia merkato.
  • Prezidentoj de Armenio kaj Azerbajĝano, Robert Koĉarjan kaj Ilham Alijev, renkontiĝis vid-al-vide en rumania ĉefurbo Bukareŝto. Ili diskutis pri la problemo de Montara Karabaĥo. Antaŭe Koĉarjan komentis, ke li ne atendas multon de tiu renkontiĝo.

Vendredo, 2-a de junio 2006

Ĵaŭdo, 1-a de junio 2006

  • 80-jara datreveno de naskiĝo de Marilyn Monroe.
  • Dum sia vizito al memproklamita ŝtateca teritorio Abĥazio, pretendata de Kartvelio, turkia ambasadoro en Kartvelio aŭdigis intencon de Ankara malfermi rektan praman itineron inter Turkio kaj Abĥazio trans la Nigra Maro.