Juniperparuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Juniperparuo
Juniperparuo
Juniperparuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Baeolophus
Specio: B. ridgwayi
Baeolophus ridgwayi
(Gambel, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Juniperparuo, Baeolophus ridgwayi, estas eta kantobirdo de Nordameriko, specio de la familio de Paruedoj. La American Ornithologists' Union disigis la Senmarkan paruon en la du speciojn nome Senornama paruo kaj Juniperparuo en 1996, pro diferencoj en kanto, preferata vivejo kaj genetika formo [1].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Juniperparuo estas eta, griza birdo kun eta tufkresto. La vizaĝo estas senmarka kaj la subaj partoj estas helgrizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu nearkta paruo loĝas la tutan jaron ĉefe en la Granda Baseno en Usono, sed ili estas loĝantaj birdoj ankaŭ el sudorienta Oregono kaj centra Koloradio suden al orienta Mojave-dezerto en Kalifornio kaj centra Arizono, tiom malproksime kiom ĝis okcidenta Teksaso kaj plej malproksima nordorienta Sonora, Meksiko-(la Madreaj arbarinsuloj). Preferas malfermajn varmajn kaj sekajn arbarojn de pinoj kaj junipero kaj ĉeriverajn arbarojn en dezerto.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Juniperparuoj ripozas en kavaĵoj, densa foliaro aŭ birdoskatoloj. Dum ripozado en foliaro, tiu paruo elektas branĉeton ĉirkaŭatan de densa foliaro aŭ amaseton de mortaj pinfolioj, kiu montras ŝajnon de kavaĵo. Ili formas parojn aŭ etajn grupojn, sed ne formas grandajn arojn. Ili povas kuniĝi al miksitaj manĝantaroj post reproduktado. Paroj restas kune post la reprodukta sezono.

Juniperparuoj manĝas insektojn kaj araneojn kaj estas foje vidataj kaptantaj insektojn dumfluge. Ili manĝas ankaŭ berojn, glanojn kaj kelkajn semojn. Tiu specio manĝas en foliaro, branĉoj, trunkoj kaj foje surgrunde, foje pendante kapaltere, kion permesas fortaj gamboj. Juniperparuoj estas allogataj al birdomanĝejoj de sebo, arakida butero kaj semojn de sunfloro.

La kanto de la Juniperparuo estas ondeca serio de notoj de sama tono. Ties alvoko sonas kiel raspa cĉik-adi, kio nomigas onomatopee tiujn birdojn en Usono.

La Juniperparuo konstruas sian neston en pegotruo, natura kavaĵo aŭ nestoskatolo, uzante herbon, muskon, kotonon, haron, plumojn kaj haŭton. Ili reproduktiĝas el marto al julio, kaj ĉefe aprile kaj maje; la ino demetas 3-9 ovojn, plej ofte 4-7. La ino estas la ĉefa kovanto, kovado daŭras 14-16 tagojn. La idoj estas zorgataj de ambaŭ gepatroj en nesto dum 16-21 tagoj, sed post elnestiĝo ankoraŭ dum 3 aŭ 4 kromaj semajnoj.

Aliaj specioj[redakti | redakti fonton]

La Senornama paruo kaj la Juniperparuo aspektas preskaŭ identaj, sed diferenciĝas laŭ voĉo kaj teritorio. La Senornama paruo havas pli brunan dorson ol la Juniperparuo. La Senornama paruo faras ripetan serion de 3 al 7 silaboj, el kiu ĉiu enhavas unu malaltan kaj unu altan noton, dum la kanto de la Juniperparuo konsistas el serio de rapidaj silaboj de la sama noto. La teritorioj koincidas nur en eta areo de Kalifornio. La Dukolora paruo, kiu ne koincidas en teritorio havas pli blankan ventron, ruĝecajn flankojn kaj nigron en frunto, do ne eblas konfuzo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. (July, 1997) "Forty-first supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds", gazeto : The Auk, volumo : 114, numero : 3, paĝoj : 542–552

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Alsop, Fred J., III (2001): Smithsonian Birds of North America, Western Region. DK Publishing, Inc., New York City. ISBN 0-7894-7157-4
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj