3 Junono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juno (asteroido))
3 Junono ⚵
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 3 Juno
Aliaj nomoj A804 RA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Junono vd
Malkovro
Malkovrinto Karl Ludwig Harding
Dato de malkovro 1-a de septembro 1804
Loko de malkovro Lilienthal (Germanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
399,531 Gm (2,671 AU)
297,472 Gm (1,988 AU)
501,591 Gm (3,3535 AU)
Discentreco 0,2554
Meza anomaliangulo 33,077°[1]
Klinangulo 12,982°
Periodo  1594,176 tagoj (4,365 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,93 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
169,871°
Argum. de periapsido 248,410°
Terdistanco
- Minimuma

155,562 Gm (1,0399 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
320 × 267 × 200 ± 3 km[2]
233,92 ± 11,2 km
Maso (2,31 ± 0,259) × 1019 kg[2]
Rotacia periodo 0,3004 tago (7,21 horoj)
Aksa kliniteco 51°[3]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~163 K
301 K (28 °C)
Geometria albedo 0,2383
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 5,33
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
11,61 vd
11,55
7,4
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,30"
0,07"
vdr

(3) Junono estas tre granda hela asteroido en la ĉefzono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malkovrita la 1-an de septembro 1804 de la germana astronomo Karl Ludwig Harding elde Lilienthal (Germanio). Estis la tria malkovrita asteroido kaj ĝi nomiĝis laŭ la plej alta romia diino Junono, edzino de Jupitero. Tiam Junono klasifikiĝis kiel plenvalora planedo – kiel Cereso kaj 2 Pallas malkovritaj antaŭe. Nur post 1947 oni enkondukis la distingon inter asteroidoj kaj planedo.

Simbolo[redakti | redakti fonton]

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon; tiu de 3 Junono estas ⚵.

Orbito[redakti | redakti fonton]

3 Junono orbitas Sunon en la distanco de 1,98 AU je perihelio kaj 3,36 AU je afelio, per periodo de 4,36 jaroj. La orbito kliniĝas 13,0° kontraŭ la ekliptiko, sia discentreco estas sufiĝe granda: 0,258.

La orbito de 3 Junono ŝajnas esti malgrave ŝanĝinta ĉirkaŭ 1839, tre verŝajne pro paso proksime de asteroido ne identigita. Alia kialigo (malpli probabla) estus alfrapo de mashava korpo.[4]

3 Junono estas la ĉefa korpo de la malgranda Junona familio.

Korpaj proprecoj[redakti | redakti fonton]

Komparaj grando de la 10 unuaj objektoj de ĉefa zono, antaŭ la Luno. 3 Junono estas ka 3-a el maldekstre.

Junono havas mezan diametron de ĉirkaŭ 267 km. Ĝia maso estas taksata je 2,31×1019kg. Junono havas helan surfacon kun albedo de 0,238, ĝi estas la dua pej mashava S-tipa asteroido post 15 Eŭnomio. Dum sia opozicio ĝi atingas ŝajnan magnitudon de ĝis 7,4 mag kaj tiel estas unu de la plej helaj asteroidoj en la nokta ĉielo; tio pro kiu ĝi estis malkovrita antaŭ pli grandaj asteroidoj kiel 10 Hygiea, 511 Davida, 704 Interamnia...

Junono observita en kvar ondolongoj. Granda kratero aspektas malhela ĉe 934nm

En 1996, 3 Junono estis bildigita per la Tekeskopo Hooker elde la Observatorio de Monto Wilson en videblaj kaj infraruĝaj ondolongoj per adaptiĝema optiko. La bildoj, sur plena rotacia periodo, montris neregulan formon kaj areo de malalta albedo interpretita kiel freŝa alfrapa ejo.[5]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
2 Pallas3 Junono4 Vesta