Juntas de Ofensiva Nacional-Sindicalista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Juntas de Ofensiva Nacional-Sindicalista (JONS, Juntoj por Nacisindikatisma Atako) estis politika movado hispana de ideologio naci-sindikatista. De karaktero totalisma kaj kontraŭa al politikaj partioj kaj al demokratiaj sistemoj, defendis la hegemonion de la ŝtato, intence artikulacii tiun ŝtaton ĉirkaŭ vertikala sindikato. De karaktero markate naciista precizigis tiun ideologion en la nomata naci-sindikatismo.[1]

Ideologio kaj historio

La J.O.N.S., konsiderataj kiel faŝismo hispana,[2] sekvis la faŝistan tendencon de Eŭropo, adaptinte kelkajn konceptojn al la precizo de la tiama hispana socio. Se la naziismo defendis la arjan sangon, la naci-sindikatismo anstataŭis tiun koncepto per katolikismo.[3] Ili defendis la violentan agadon[4] kiel rimedo por atingi kion ili nomis socia revolucio. Ili estis pioniraj adoptantaj de la simbolo de la kvin sagoj interkrucitaj de jugo aŭ junta (ligilo), prenita el la Katolikaj Gereĝoj, same kiel de la moto "¡España Una, Grande y Libre!" (Hispanio Unu, Granda kaj Libera) kaj "¡Arriba los valores hispánicos!" (Supren la hispanecaj valoroj), prakrio de la posta fama dum la frankismo "¡Arriba España!" (Supren Hispanio)) devena el falangistoj.

La JONS estis fonditaj oktobre de 1931 el fuzio de la grupo estrata de Ramiro Ledesma Ramos, fondinto de la ĉiusemajna gazeto "La Conquista del Estado" kun la Juntas Castellanas de Actuación Hispánica, grupo fondita de Onésimo Redondo Ortega, iama propagandisto de Acción Católica, organizo kiun li abandonis ĉar li konsideris ĝin tro modera.

La 4-a de marto de 1934 unuiĝis al la Hispana Falango formante la novan FE de las JONS (Falange Española de las Juntas de Ofensiva Nacional Sindicalista) en evento okazinta en la Teatro Calderón de Valadolido.

En 1935, Ramiro Ledesma estos forpelita de FE de las J.O.N.S. pro malkonsentoj kun José Antonio Primo de Rivera. Tiuj estis ĉiam, sed koemnce de 1935 estis nesaveblaj. Ramiro Ledesma kunsidis kun iamaj dirigentoj de JONS por klopodi disiĝon. La 14-a de januaro oni publikis en Heraldo de Madrid noton de Ramiro Ledesma, Onésimo Redondo kaj Nicasio Álvarez Sotomayor per kiu oni esprimis neceson "reorganizi JONS ekster Falange". Primo de Rivera rapide reagis, kunvokis kunsidon de la estratro kaj la 16an de januaro Ledesma estis oficiale forpelita. Ledesma klopodis refondi JONS kiel partio sendependa de FE, sed li malsukcesis ĉar majoritato de ties estroj kaj membroj restis ĉe FE de las JONS.

Ledesma Ramos fine fondis malgrandan ĉiusemajnan gazeton, nome "La Patria Libre" (libera patrio), per kiu li klopodis reteni la ideon de reorganizado de JONS sendepende de Falange.

Notoj

  1. Payne. P. 135-136
  2. Ledesma Ramos fue el primer intelectual que definió un fascismo español relativamente claro y preciso (Ramos estis la unua intelektulo kiu difinis hispanan faŝismon relative klara kaj preciza). Payne. paĝo 135
  3. El catolicismo venía a significar para Redondo lo que la sangre aria para Hitler (Katolikismo estis por Redondo kio arja sango por Hitlero). Thomas. paĝo 135
  4. El número cuatro de la publicación [La conquista del Estado][...] había insistido sobre la intención del grupo de "imponer violentamente su política" (La numero kvar de la publikaĵo [La conquista del Estado (la konkero de la ŝtato)][...] estis insistinta pri la intencio de la grupo por "trudi violente sian politikon). Payne. paĝo 137

Bibliografio

  • Gallego, Ferran, Ramiro Ledesma Ramos y le fascismo español, Editorial Síntesis, Madrid, 2005. ISBN 84-9756-313-1
  • Payne, Stanley G. Franco y José Antonio. El extraño caso del fascismo español. Editorial Planeta. Barcelona, 1997. ISBN 84-08-02286-5
  • Thomas, Hugh. La Guerra Civil Espanola. Editorial Grijalbo. Barcelona, 1976. ISBN 84-253-0694-9
  • Tusell, Javier, Historia de España del siglo XX (II). La crisis de los años treinta: República y Guerra Civil, Editorial Taurus, Madrid, 1999.