Junulara Esperanto-klubo ONDO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
emblema flago de la junulara klubo "Ondo" el ties fondojaro 1985

La junulara Esperanto-klubo ONDO de Kaŭno - litove Kauno jaunimo esperantininkų klubas "ONDO" - estas junulara esperantista organizaĵo en la urbo Kaŭno de Litovio. Ĝi en 1985 gvide de Arūnas Grinca] kaj Kazys Tamošetis sendependiĝis de la Kaŭna Esperanto-Societo, en epoko kiam Litovio ankoraŭ estis parto de Sovetunio, kaj agado esperantista nur limigite eblis, sed paŝon post paŝon plifaciliĝis en la etoso de Glasnost, Perestrojko kaj la proksimiĝanta Kantanta Revolucio en Baltio. Tradicie la plej multaj membroj estis kaj estas studantoj de la diversaj kaŭnaj universitatoj, precipe la Vytautas-Magnus-Universitato, Kaŭna Medicina Universitato kaj Kaŭna Teknologia Universitato (en sovetuniaj tempoj aparte la politeknika kaj agrikulturaj institutoj). En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en la klubo inter alie aktivis Laima Bagušytė, Vilius Valužis, Arvydas Kazlauskas, kaj ekde la jaro 1986 Remi Rudaitytė, studanto pri anglistiko, kiu post studo en Vilno dum kvar jaroj laboris kiel tradukistino en la kaŭna urbocentro, gvidis la lingvan sekcion de la klubo kaj okazigis multajn lingvokursojn.

La klubo havis viglajn rilatojn kun la junularaj grupoj de aliaj urboj de Sovetunio, aparte intense en Vilno, Rigo kaj Minsko, kaj la klubanoj estis inter la movadaj motoroj de la duonleĝaj esperantistaj organizaĵoj SEJM (akronimo kiu en la litova lingvo, samkiel en la pola, ankaŭ estas la radiko de la vorto por "parlamento" kaj tial aparte asociigas la deziron pri demokratieco) kaj ankaŭ Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Post la ŝtata resendependiĝo de la Litova Respubliko la klubo ONDO konsideratas unu el la du ĉefaj fondoĉeloj de la nuna Litova Esperantista Junulara Ligo, la landa sekcio de TEJO en Litovio.

Ekde la jaro 1990 inter la grupaj aktivuloj estas Ramūnas Narbutas, kaj la grupanoj inter alie estas la administraj motoroj de Litova Esperantista Junulara Ligo, pro tio ke la liga sidejo troviĝas en historia urbocentra domo de Kaŭno - la eksa domo de la bopatro de Zamenhof, Aleksandro Silbernik, en strato nun nomata Zamenhofo gatvė.