Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (aŭ mallonge JOTE) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Togolando. Ĝi fondiĝis en 1994 kaj en 2000 iĝis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La asocio estas la junulara sekcio de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE); la du asocioj dividas la saman poŝtkestan adreson kiel asocia adreso en la togolanda ĉefurbo Lomeo. Laŭ asociaj informoj, la agado de JOTE estas informi pri Esperanto tiujn, kiuj nenion scias pri ĝi. Tiusence membroj de JOTE organizas prelegojn en lernejoj, partoprenas televid-elsendojn kaj faras propagandojn. Regula renkontiĝo de JOTE okazas ĉiun jarfinon dum la periodo de la 25-a ĝis la 30-a de decembro.

Eksteraj ligiloj