Junulara asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ekzemplo de internacia junulara asoci(ar)o estas la skoltisma movado

Junulara asociojunulara organizo estas ligo de junaj homoj kun samaj interesoj aŭ celoj, kiu superas lokajn limojn, do kunigas homojn el pli granda areo. Grandaj junularaj asocioj ofte havas salajratajn kunlaborantojn, kiuj organizas la administradon de la asocio aŭ edukadon de la junaj membroj. Ofte, sed ne necese, junulara asocio estas ligita al samtema nejunulara asocio, do estas ties junulara sekcio aŭ branĉo (kiel ekzemple TEJO estas la junulara sekcio de UEA).

Junularaj asocioj estas organizaĵoj, kiuj laŭ la kompreno de demokratia socio estu memorganizitaj de la junaj membroj mem kaj kiuj defendu la interesojn kaj postulojn de la junaj membroj. En aŭtoritataj sociaj sistemoj (vidu ekzemple la artikolojn pri la asocioj MFDJ, KomsomoloFDJ) tiaj postuloj ne nepras - tie junulara asocio (ofte unusola ŝtata asocio) simple estas instrumento de la aŭtoritata registaro pri kontrolo de la junaj civitanoj.

La junularaj asocioj laŭ demokratia kompreno havas siajn radikojn en la junulara movado de la eŭropaj ŝtatoj komence de la 20-a jarcento. Ankaŭ en demokratiaj socioj junularaj organizoj estas ofte subtenataj de ŝtataj instancoj, kiuj ekzemple subtenas la interkomprenigan kaj kulture edukan efikon de internaciaj junularaj renkontiĝoj - junuloj, kiuj havas amikojn eksterlande, estas malpli infekteblaj pri rasismo, ksenofobio kaj ĝenerale dekstra ekstremismo.

Tial junularaj asocioj estas interligaj instancoj inter la junaj civitanoj ankoraŭ proksimaj al pubereco kaj juna protestemo, kiuj ankoraŭ serĉas proprajn sociajn kaj politikajn starpunktojn, kaj la socio - unuflanke ili peras la interesojn de junaj homoj al la socio, kaj aliflanke havas socian funkcion de iugrada kontrolo kaj eduko de la junaj homoj.

Laŭ la tradicia kompreno de la eŭropa junulara movado de la 20-a jarcento, la difinoj pri la aĝo de "la junularo" ampleksas pli da jaroj ol la tempon de infaneco kaj adolesko, sed ankaŭ junajn plenkreskulojn, kaj aparte pri la plej aĝaj membroj de junularaj asocioj ekzistas pluraj difinoj: En iuj landoj kaj organizoj la plej aĝaj membroj estas 20-jaraj, en aliaj 35-jaraj ... La supra aĝlimo ekzemple en Germana Esperanto-Junularo estas 26 jaroj, kaj en TEJO temas pri 29 jaroj.

En la Esperanto-movado apartaj junularaj asocioj nur ekestis meze de la 20-a jarcento: Antaŭe la movado pri internacia lingvo estis tiom avangarda internaciisma kaj pacisma movado, ke en multaj mondopartoj la lokaj grupoj ĉiukaze estis subtenataj aparte de studentoj kaj aliaj junaj entuziasmuloj. Post la unuaj 50 jaroj de Esperanto, kaj aparte post la Dua Mondmilito, kiam plimultiĝis la "movadaj veteranoj", kiuj travivis multon kaj iĝis maljunaj, ankaŭ la Esperanto-movado evoluis "submovadon" de lernejanoj kaj studentoj, metilernantoj kaj junaj laboristoj, kiuj preferis interkontakti inter samaĝuloj, en kunvenoj rezignis pri lukso de hotela gastigo aŭ komforta kongresejo, sed krom intensaj politikaj diskutoj insistis pri bruaj festoj, etosa muziko, nokta dancado kaj flirtado, pli ol la pli aĝaj movadanoj.

Klasikaj junularaj asocioj estas ekzemple la skoltoj, la junularaj branĉoj de la asocioj pri unua medicina helpo (ekzemple de la Ruĝa Kruco), religiaj junularaj organizoj kiel la Kristana Asocio de Junaj Viroj, politikaj, sindikataj kaj ekologiaj junularaj ligoj, sportaj junulaj organizoj, sed ankaŭ aparte internaciismaj kaj kulture interkontaktigaj asocioj kiel ekzemple la Esperanto-Junularo.

En plej multaj ŝtatoj ekzistas tutlandaj ligoj de la grandaj landaj junularaj asocioj, kiuj helpas defendi la interesojn de siaj membroasocioj vidalvide al la ŝtataj instancoj kaj la amaskomunikiloj - ekzemplo pri tio estas la Germana Federacia Junulara Ligo, en kiu ankaŭ membras la landa Esperanto-Junularo.