 |
Ĉi tiu artikolo temas pri Esperanto-organizo. Se vi serĉas informojn pri aliaj signifoj de la mallongigo JES, vidu la paĝon apartigilan. |
impreso de JES-semajnfino en majo 1993, en "tipe svisa" farmdomo
Junularo Esperanta Svislanda, JES (ĝis la 1990-aj jaroj la asocio nomiĝis Junularo Esperantista Svislanda) estas junulara esperanto-organizo de Svislando kaj la landa sekcio de TEJO por tiu lando. Ĝi estis fondita en oktobro 1981 de Dietrich Michael Weidmann, Chantal Gacond, Stefano Keller kaj aliaj en Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, kiel sekvoorganizaĵo de la antaŭa en somero 1981 leĝe ne korekte malfondita Svisa Esperanto-Junularo (SEJ). JES estas jure memstara asocio, kiu estas ekde 1982 landa sekcio de TEJO kaj ekde sia fondiĝo kolektiva membro de Svisa Esperanto-Societo, sen tamen dependi jure de ĉi-lasta.
Nuntempe la organizo dormas pro manko de aktivuloj. Ĝiaj nuntempaj membroj troviĝas precipe en la urboj Laŭzano kaj Bazelo.
Eksteraj ligiloj[redakti]
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Junularo Esperanta Svislanda" ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanta temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono Redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |