Juodkrantė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
malnovaj vilaoj en Juodkrantė

Juodkrantė (tradukite: nigra bordo, prononco "Jŭodkrante", germana nomo: Schwarzort, pron. "Ŝvarcort") estas trankvila Litovia marborda urbeto sur la Kurona Duoninsulo, kiu havas nur 720 daŭrajn enloĝatantojn, sed somere multe pli da dumtempaj vivantoj, el kiuj multaj estas feriantoj, sed signifa parto ankaŭ laborantoj en hoteloj, restoracioj kaj vendejoj. La urbeto apartenas al la urba komunumo Neringa, kiu grupigas plurajn etajn fiŝistajn kaj feriajn urbetojn sur la litova parto de la duoninsulo, kaj estas la dua plej granda urbeto en tiu parto. Origine fiŝkaptado estis la ĉefa enspezofonto de la vilaĝanoj, sed jam dum la ŝanĝo de la 19a al la 20a jarcento turismo iĝis pli signifa monfonto. Dum pluraj jarcentoj, ĝis 1923, la urbeto - tiam sub la nomo Schwarzort, estis parto de la germana provinco Orienta Prusio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Schwarzort unuafoje skribe menciiĝis dum 1429 en letero priskribanta proŝtormajn damaĝojn. Ĝia origina loko estis rekte ĉe la bordo de la Balta Maro, ĉirkaŭ 2,5 kilometojn okcidente de la nuna loko. Komence de la 17-a jarcento, pro la pesto perdis preskaŭ ĉiujn enloĝnatojn, kaj la restintoj ne plu havis sufiĉajn fortojn plulukti kontrau la moviĝantaj sablodunoj, kiuj kovris domon post domo de la vilaĝo. Tial ĉirkaŭ la jaro 1680 la vilaĝo ŝanĝis sian lokon de la okcidenta, mara, al la orienta, laguna, bordo de la duoninsulo. La vilaĝo ekreprosperis en la nova loko: gastejo malfermiĝis en 1673, lernejo en 1743, kaj ligna preĝejo en 1795. Ĝis 1740 la vilaĝo apartenis al la germana distrikto Memel (ties centro, la urbo Memel, estas la nuna Klaipėda), post inter 1740 kaj 1795 al la subdistrikto Carwaiten (prononco "Karvajtn, litove Karvaičiai, prononco Karvajĉej). Post kiam Carwaiten malaperis sub moviĝantaj dunoj, Schwarzort iĝis centro de la subdistrikto kaj pligraviĝis. La ligna preĝejo forbruliĝis en 1878, sed brika preĝejo, kiu ankoraŭ hodiaŭ uzatas, anstataŭigis ĝin dum 1885.

maŝinaj fosiloj de la kompanio Stantien & Becker elfosas sukcenon

La jaroj ĉirkaŭ 1860 alportis grandajn ŝanĝojn. Laboristoj maŝine elfosis grundon de la laguno, por krei pli profundajn akvovojojn por ebligi la vojaĝon de pramŝipoj trans la laguno. Tio ne nur plifaciligis la vojaĝadon kaj allogis unuajn feriajn vizitantojn, sed havis la kroman rezulton, ke en la elfosita sablo oni trovis pecojn da sukceno. Dum 1860 la kompanio Stantien & Becker fondiĝis por maŝine elfosi sukcenon norde de la vilaĝo. Dum 30 jaroj da funkcio, ĝi elfosis ĉirkaŭ 2,250,000 kilogramojn da sukceno, kaj dum sia plej sukcesa jaro dungis 1000 laboristojn.

La kompanio helpis evoluigi la vilaĝon, ĉar konstruiĝis loĝejoj por la laboristoj, haveneto taŭga por pramŝipoj, kaj luksa industriista vilao. La elfosita sablo uziĝis por plifirmigi la sablan marbordon kaj sekigi marĉajn terenojn apudlagunajn. Dum 1890 tamen la kompanio translokiĝis al Palmicken (nun Jantarni en la rusa distrikto Kaliningrad), kaj ne venis novaj industriaj entreprenoj, tial ke la vilaĝo restis pitoreska kaj trankvila - bona bazo por gastigi feriantojn.

La unua hotelo, Kurischer Hof (litove Kuršių kiemas, pron. "Kurŝju kjemas"), malfermiĝis dum 1860, kaj komence de la 20-a jarcento ekzistis 5 hoteloj, 20 vilaoj kaj medicina ripozejo kun la nomo Luisenbad (prononco "Luiznbat", litove Luizės maudykla, pron. "Luizes maŭdikla"). La nova urbeto konsideriĝis luksa feriejo kaj altiris pli-malpli 3000 vizitantojn jare. Tio ne ŝanĝiĝis, post kiam la urbeto iĝis litova. La Dua Mondmilito tamen detruis ĉiun turismadon en la regiono, kaj dum la sovetia okupo de Litovio la tuta duoninsulo estis strikte regulata limregiono. Nur iom post la jaro 1960 la unuaj turistoj revenis, tamen unue pli al la najbara urbeto Nida 29 kilometrojn sude. Tial aparte multaj enloĝantoj de Juodkrantė restis fiŝistoj kaj vivtenis tradiciojn ligitajn al tio.

Sukcena trezoro[redakti | redakti fonton]

La laboristoj de la kompanio Stantien & Becker elfosis multajn arte prilaboritajn pecojn da sukceno. Unue ili fordonis tiujn pecojn kiel suveniroj, sed poste komencis kolekti la trovaĵojn el la Neolita ĝis Bronza Epokoj. Richard Klebs (prononco pli.malpli "Riĥart Kleps"), profesoro de la Universitato de Königsberg (la hodiaŭa Kaliningrad) detale priskribis 435 artaĵojn. Tiuj antikvaj Schwarzorter Funde (trovaĵoj de Schwarzort) konsideriĝas la plej fruaj sukcenaj skulpaĵoj. La kolekto montriĝis en ekspozicioj en Berlino, Sankt-Peterburgo, Londono kaj Ĉikago. Post la morto de Klebs, la la Universitato de Königsberg aĉetis la kolekton. Tamen dum la ĥaosaj jaroj de la Dua Mondmilito la kolekto malaperis, kaj nur malmultaj eksponaĵoj saviĝis en la Universitato de Göttingen en nordokcidenta Germanio, la tiam partnera universitato de Königsberg. La detalaj ilustraĵoj, fotoj kaj priskriboj de Klebs tamen ebligis al sciencistoj krei replikaĵojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La "Monto de Sorĉistinoj"[redakti | redakti fonton]

Impresa kolekto de unikaj lignaj skulptaĵoj, kreitaj de diversaj litovaj artistoj inter 1979 kaj 1981, viziteblas sur la "Monto de Sorĉistinoj" Raganų kalnas. La parko de skulptaĵoj enhavas pli ol 70 artaĵojn, el kiuj plej multaj baziĝas sur litovaj legendoj kaj popolaj fabeloj, kaj ĉiujare la 30-an de aprilo altiras aparte multajn ŝatantojn, kiuj tie festas la en tuta Eŭropo tradician sorĉistinan Valpurgan nokton.

Parko de skulptaĵoj "Tero kaj Akvo"[redakti | redakti fonton]

Alia parko de skulptaĵoj finiĝis dum 2002: sur ĝi, tuj apud Raganų kalnas kaj apud promenejo ĉe la lagunobordo, videblas 13 ŝtonaj kaj metalaj artaĵoj kreitaj dum internacia arta simpozio kun la sama titolo "Tero kaj Akvo".

Krome ekzistas "muzeo pri vetero-kokoj", galerio informas pri la kultura heredaĵo de la regiono, kaj plia galerio de modernaj artaĵoj estas prizorgata de la Litova Nacia Arta Muzeo.

Kolonio de kormoranoj kaj grizaj ardeoj[redakti | redakti fonton]

la kolonio de kormoranoj proksime de Juodkrantė

Biologie interesaj estas granda kolonio de kormoranoj (2000 paroj) kaj grizaj ardeoj (500 paroj) nordokcidente de Juodkrantė. La kormoranoj damaĝas la arbojn, sur kiuj ili vivas, per siaj akraj fekaĵoj, kaj dum la lastaj 15 jaroj ĉirkaŭ 15 hektaroj de la malnovaj kaj pro la sabla grundo fragilaj arboj mortis. Krome fiŝistoj malŝatas, ke la birdoj kompreneble konkurencas pri kaptado de fiŝoj. Sed male al dum la 19-a jarcento, kiam oni pafis la birdojn, ambaŭ bestospecoj nun estas aparte leĝe protektataj kaj tial pace vivas en sia kolonio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]