Jura Soyfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jura Soyfer
Persona informo
Jura Soyfer
Naskiĝo 8-an de decembro 1912 (1912-12-08)
en Ĥarkivo
Morto 16-an de februaro 1939 (1939-02-16) (26-jaraĝa)
en Buchenwald
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Partio Komunista Partio de Aŭstrio vd
Memorigilo Jura Soyfer
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jura SOYFER (hebree יורה זויפר, naskiĝinta en la 8-a de decembro 1912 en Ĥarkivo, mortinta en la 16-a de februaro 1939 en la koncentrejo de Buchenwald) estis aŭstra politika verkisto. En la koncentrejo de Dachau li skribis kun la komponisto Herbert Zipper la t.n. Dachau-kanto kun bonkonata refreno pri Arbeit macht frei.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Soyfer pasigis siajn junajn jarojn en Ĥarkivo en burĝa juda familio, kiu rifuĝis tra Konstantinoplo al Vieno. Dum la lerneja tempo ĉe la realgimnazio de Hagenmüllergasse li aliĝis en 1927/28 al la Ligo de socialistaj mezlernejanoj kaj laboris ekde 1929 ĉe la Politika kabaredo de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio.

Post la abiturienta ekzameno li studis de 1931-35 germanistikon kaj historion ĉe la Universitato de Vieno. Samtempe li regule skribis por la taggazeto Arbeiterzeitung, kie li unuafoje verkiste aperis en 1930 per la prozaĵciklo Menschen der Landstraße. Ekde 1933 li verkis satiraĵojn por la socialdemokrata magazino Der Kuckuck.

Post la Februaraj bataloj de 1934 li komencis labori por la Komunista Partio de Aŭstrio, seniluziiĝinte per la sinteno de la partiestraro socialdemokrata. Pro tio li arestitis en novembro de 1937, malliberigote en februaro 1938 dum ĝenerala amnestio. Tuj post la politika nuligo de Aŭstrujo - kiam li provis fuĝi en Svislando - li malliberigitis kaj transportitis Insbrukon, poste en la koncentrejon de Dachau. En aŭtuno li venis al Buchenwald. Kvankam liaj gepatroj sukcesis akiri por li enmigro-vizon por Usono kaj lia malliberigo estis jam decidita, li mallonge post tio mortis pro tifo.

Verkista graveco[redakti | redakti fonton]

Lia verkaro (el kiu pluraj tekstoj malaperis) konsistas el artikoloj ĵurnalistaj (i.a. dokumentadoj pri Germanujo en 1932, kie li vigle kaj profete antaŭvidis la nacisocialisman minacegon), el studoj literaturhistoriaj kaj teatrokritikaj (kiuj atestas la parencon spiritan de Soyfer kun François Villon, Ludwig Börne kaj Johann Nestroy), el etaj historioj, el poemoj kaj leteroj. Krome konserviĝis la romanfragmento So starb eine Partei pri la historio de la socialdemokratio aŭstra antaŭ ĝia forpelo el la oficiala politika vivo 1934, kiu hodiaŭ taksitis esti lia plej grava verko.

Furoris ekde la 1980-aj jaroj sub pseŭdonimo eldonitaj verkoj por la legendoriĉaj vienaj kabaredoj de la tempo inter la du mondmilitoj (i.a. Literatur am Naschmarkt, ABC). Ĉe parte dialekte skribitaj parodiaj verketoj kiel Der Weltuntergang (1936), Der Lechner Edi schaut ins Paradies (1936), Astoria (1938), Vineta (1937) kaj Broadway-Melodie 1492 (1937) Soyfer orientiĝis (kiel Jimmy Berg, la muzikigisto de liaj poemoj) pri la programaro de la samtempa tendencliteraturo. Ĝi intence rompiĝis kun la tradicioj de burĝa teatro- kaj kulturkoncepto por kontraŭbatali faŝismajn ideojn. Krome senteblas influoj de la viena popolteatro de la 19-a jarcento, per kio Soyfer provis montri la dangerajn banalaĵojn de ĉiutaga pensado kaj venki ilin.

Post 1945 propagandis por Soyfer kaj la remalkovro de tiaj enhavoriĉaj kabaredaĵoj aktoroj kiel Otto Tausig, Helmut Qualtinger, Leon Askin kaj verkistoj kiel Hans Weigel, sed vane. Nur post la eldono de la verkaro en 1980 komenciĝis rememoro de unu el la plej gravaj aŭstraj dramatistoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En Vieno baptiĝis strato laŭ Soyver en 1981; en la urbo ekzistas Soyfer-teatro (ekde 1983) kaj Soyfer-societo (ekde 1988).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Werkausgabe. Eldonis Horst Jarka. Deuticke, Wien 2002.
  • Das Gesamtwerk. Hg. Horst Jarka. Europa, Wien 1980, ISBN 3-203-50741-2.
  • Vom Paradies und Weltuntergang. Eldonis Otto Tausig. Wien 1947, prilaborita eldono Berlin 1962.
  • Die Ordnung schuf der liebe Gott. Eine Auswahl. Eldonis Werner Martin. Reclam, Leipzig 1979 (tie ankaŭ: So starb eine Partei - ĝis tiam neeldita romanfragmento, p. 225 - 376) Kun 22 bildoj pri Soyfer kaj la interna milito de 1934 en Aŭstrio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Jarka: Jura Soyfer. Leben, Werk, Zeit. Löcker, Wien 1987.
  • Gerhard Scheit: Theater und revolutionärer Humanismus. Eine Studie zu Jura Soyfer. Vlg. für Gesellschaftskritik, Wien 1988.
  • Herbert Arlt & Evelyn Deutsch-Schreiner (eld.): Jura Soyfer und Theater. Peter Lang, Frankfurt 1992.
  • Jürgen Doll: Theater im Roten Wien. Vom sozialdemokratischen Agitprop zum dialektischen Theater Jura Soyfers. Böhlau, Wien 1996.
  • Kay Weniger: Zwischen Bühne und Baracke. Lexikon der verfolgten Theater-, Film- und Musikkünstler 1933 bis 1945. Metropol, Berlin 2008, ISBN 978-3-938690-10-9, p. 318-319
  • Peter Langmann: Sozialismus und Literatur. Jura Soyfer. Studien zu einem österreichischen Schriftsteller der Zwischenkriegszeit. Hain Verlag, Frankfurt a. M. 1986.
  • Herbert Arlt [eld.]: Jura Soyfer. Edition 2012. Jura Soyfer Gesellschaft, Wien 2012.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Doch wir haben die Losung von Dachau gelernt, / Und wir wurden stahlhart dabei. / Bleib ein Mensch, Kamerad, / Sei ein Mann, Kamerad, / Mach ganze Arbeit, pack an, Kamerad: / Denn Arbeit, denn Arbeit macht frei, / Denn Arbeit, denn Arbeit macht frei!" [tradukite: Ni lernis la moton de Dachau kaj ŝtaliĝis: restu homo, kamarado, restu viro, laboru bone kaj komencu rezolute: ĉar la laboro liberigas!]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]