Juraj Jánošík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juraj Jánošík
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1688 (1688-01-25)
en Terchová
Morto 17-an de marto 1713 (1713-03-17) (25-jaraĝa)
en Liptovský Mikuláš
TTT
Retejo http://jurojanosik.com
vdr
Statuo de Juraj Jánošík en Terchová

Juraj JÁNOŠÍK (25-a de januaro 1688 en Terchová17-a de marto 1713 en Liptovský Mikuláš[1]) estas slovaka nacia heroo, legenda rabisto simila al Robin Hood. En la jaroj 1707-1708 li partoprenis ribelon de Ferenc Rákóczi la 2-a, poste eniris en la imperiestran armeon. En la jaroj 1711-1713, post kiam nobelo mortigis lian patron, li foriris al la slovakaj montaroj kaj fariĝis estro de rabista grupo (12-membra). La grupo priŝteladis nobelojn kaj disdonadis la rabaĵojn al malriĉaj homoj kaj tiel Jánošík fariĝis popola heroo. Tamen unu el liaj kunuloj estis vera kanajlo, kiu lin perfidis. Jánošík estis kaptita en Klenovec kaj en la urbo Liptovský Svätý Mikuláš pendumita.

Laŭ popolaj legendoj li ricevis de feino magian zonon, kiu faris lin nevundebla. En la montaroj kaptis lin rabistoj, sed li en lukto venkis super ilia ĉefo kaj mem fariĝis rabista kapitano.[2] Li ordonis prirabi sole riĉulojn kaj nobelojn, sed neniam simplajn homojn. Li ankaŭ malpermesis mortigadi. La legendoj priskribas multajn liajn ruzaĵojn, per kiuj li trompis kaj priŝtelis potenculojn kaj ĉion disdonis al vilaĝanoj. Estante nevundebla, li devis esti kaptita per ruzo. En gastejo, kie jam atendis lin kaŝitaj soldatoj, maljunulinaĉo ĵetis sub liajn piedojn pizojn kaj li falis sur ili. Sub pendumilo oni proponis al li pardonon, se li fariĝos kapitano en la imperiestra armeo, sed li respondis: "Vi kuiris min, do vi ankaŭ formanĝu min!" Kaj mem saltis sur hokon, kiu pendis sur ŝnuro anstataŭ maŝo, kaj mortis pendante sur ripo.

La slovaka kaj ĉeĥa literaturoj multfoje priskribis lian vivon en formo de fabeloj, poemo (Ján Botto), romano Ján Hrušovský) kaj teatraĵo Jiří Mahen. Ekzistas ankaŭ du filmoj de la aktoro kaj reĝisoro Paľo Bielik.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/07, paĝo 7: De fago al fago .
  2. . Highwayman's Life: Extant Documents about Jánošík. Slovak Studies Program. University of Pittsburgh. Arkivita el la originalo je 2010-06-02. Alirita 2010-07-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-02. Alirita 2010-07-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.