Jurek Becker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurek Becker

Jurek Becker [jurek beke] (30-an de septembro 193714-a de marto 1997) estis germana verkisto. Li naskiĝis en la pola urbo Lodz, kaj mortis en Berlino.

La unuajn ses jarojn de sia vivo li pasigis en juda geto kaj en faŝismaj koncentrejoj. Post la Dua mondmilito li venis al Orienta Berlino, lernis la germanan lingvon, studis filozofion kaj laboris poste kiel scenaristo kaj verkisto. Lia ribelemo kontraŭ la reĝimo de GDR kaŭzis akrajn konfliktojn kaj fine li en la jaro 1977 decidis ekvivi en Okcidenta Berlino. Krom romanojn li sukcese verkis scenarojn, rakontojn kaj tekstojn por kabaredoj.

Famaj verkoj

  • Romantrilogio:
    • Jakob, der Lügner (1969)
    • Der Boxer (1976)
    • Bronsteins Kinder (1986)
  • Irreführung der Behörden (romano, 1973)
  • Schlaflose Tage (romano, 1978)
  • Nach der ersten Zukunft (rakontoj, 1980)
  • Liebling-Kreuzberg (scenaro por televidserio, ekde 1986)
  • Amanda herzlos (romano, 1992)