Jurij Ŝĉerbak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurij Ŝĉerbak
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1934 (1934-10-12) (89-jaraĝa)
en Kievo
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Bogomolets National Medical University
Subskribo Jurij Ŝĉerbak
Okupo
Okupo scenaristopolitikistodiplomatopublikigisto • epidemiologo • sciencfikcia verkisto • zoologo
vdr

Jurij ŜĈERBAK (ukraine Юрій Миколайович Щербак, naskiĝis la  12-an de oktobro 1934(nun 1934-10-12) en Kievo) estas ukraina medicinisto-epidemiologo, politikisto, diplomato kaj verkisto. Li diplomitiĝis en la Kijiva medicinista instituto kiel doktoro de medicinaj sciencoj. Li eliminis epidemion de ĥolero en Ukrainio kaj Uzbekio. Kunfondinto kaj la unua gvidanto de Verdula partio de Ukrainio, parlamentano, ambasadoro de Ukrainio en Israelo, Usono, Kanado. Membro de la Ukraina Nacia Verkista Asocio, aŭtoro de rakontkolektoj, noveloj. Esperanta traduko de lia dokumenta novelego Ĉernobilo (1987) aperis en eldonejo Progreso (Moskvo, 1990).

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • 1971 - Baro de nekongruo (Бар'єр несумісности)
  • 2011 - Tempo de la Mortkristanoj: Miraĝoj de la 2077 jaro (Час смертохристів: Міражі 2077 року, politika krimromano, mortkristanoj kredas, ke Jesuo Kristo mortis)
  • 2012 - Tempo de la Granda Ludo. Fantomoj de la 2079 jaro (Час Великої Гри. Фантоми 2079 року, daŭrigo de la antaŭa romano)
  • 2014 - Tempo de tirano. Kompreno de la 2084 jaro (Час тирана. Прозріння 2084 року)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ĉernobil. Jurij Ŝĉerbak. Tradukis E. Ŝevĉenko, A. Ĵuravljov. Moskva. 1990. 398 paĝoj. Klarigo: Fascina prezento de la homa fono al la nuklea akcidento en 1986.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]