Jurij Tarnavskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TARNAVSKIJ Jurij ukraine Юрій Тарнавський (naskiĝis en 1934 en Turko, nun - Lviva provinco) - poeto kaj prozisto, kunfondinto de Novjorka Grupo (poezia), kunfondinto kaj kunredaktoro de la almanako "Novaj poeziaĵoj".

En 1944 kun la familio elmigris al Germanio, poste - al Usono. Studis elektronikan inĝenieradon, ĝis 1992 laboris por kompanio IBM, okupiĝis pri maŝina tradukado el la rusa en la anglan. En 1982 doktoriĝis en la Universitato de Novjorko pri semantiko.

Ekverkis ukraine, poste (en 1960-aj) transiris al la angla, denove revenis al la ukraina. Aŭtoro de multaj poemoj, dramoj, kelkaj proz-libroj. Tradukis anglen verkojn de la ukraina klasika literaturo.

Liaj verkoj estis tradukitaj en multajn lingvojn, esperantigis ilin Kris Long.