Jurnaturalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jurnaturalismo (el la latina ius naturale, "natura juro") estas ĝenerala termino kiu inkluzivas tiujn filozofiajn-jurajn doktrinojn kiuj agnoskas ĉeeston de natura juro, nome amplekso de porkondutaj normoj dedukteblaj el la "naturo" kaj agnoskeblaj de la homa estulo.

Jurnaturalismo oponas la tieldiritan juran pozitivismon bazitan sur pozitiva juro, konsiderita kiel leĝa korpuso kreita de iu homa komunumo laŭlonge de sia historio evoluo. Tiu kontraŭstaro estis tre taŭge dirita “dualismo”.

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Antikva jurnaturalismo[redakti | redakti fonton]

Tiu havas egajn antikvajn originojn, kaj ofte dividiĝas laŭ diversaj historiaj fontoj: “antikva jurnaturalismo”, bazita sur la pensado de filozofo Aristotelo kaj plinutrigita de posta stoikisma skolo kaj disvastigita ankaŭ en la antikva Romo kaj kuntrenanta la roman famegan retoron, politikiston kaj advokaton Marko Tulio Cicerono. Tiu jurnaturalisma vidpunkto precize eltirebla el la aristotela verko Etiko al Nikomako.

Kun Aristotelo meritas mencion ankaŭ du filozofoj mense formiĝintaj en la sofista medio kaj kontribuintaj la formiĝo de la jurnaturalisma filozofio: Hipja el Elido kaj Antifonto el Ateno. Laŭ Hipja kuŝas en konscienco natura juro, supera al tiu pozitiva kiu estas arbitra kaj ŝanĝanta produktaĵo de homaj konvencioj. Li aldonas ke la homoj estas “ĉiuj parencaj, samfamiliaj kaj kuncivitanoj laŭnature kaj laŭleĝe; ĉar la simila estas laŭnature parenca de la simila, dum la (“pozitiva”) leĝo, estante tirana sur la homoj, devigas tiujn ĉi fari multajn aferojn eksternaturajn aŭ kontraŭnaturajn”. [1].

Laŭ Antifanto la homaj leĝoj ne havas necesan sankcion kiel la naturaj normoj kaj tial ili estas al tiuj lastaj malsuperaj, ĉar “la leĝaj normoj estas provizoraj, tiuj naturaj esencaj; tiuj leĝaj estas frukto de konvencioj, ne de kreado de naturo... Tial, se iu malobservas la leĝajn normojn, ĝis kiam tion ne perceptas la leĝfarintoj, tiu restas netuŝita de mallaŭdo kaj puno... sed se li perfortas transdece la normojn kreitajn de naturo, eĉ se neniu tion perceptas ne malpliiĝas la malbono, nek pliiĝas se ĉiuj tion scias, ĉar ne estas ofendata la opinio sed la vero” [2].

Jurnaturalismo dum la romia epoko[redakti | redakti fonton]

La sekvantaro de Aristotelo en Romo estis iuj historiistoj, filozofoj kaj juristoj: la precipaj verkistoj estis Gaio kaj Ulpiano.

  • Gaio emas pensi, ke la juro disduiĝas tiele: Civila juro, ius civile, artefarita kreaĵo de la Civito (Civitas) kaj ius gentiumnatura juro (ius naturale). Komuna juro de la popoloj kiu trovas sian ekzistomotivon en la natura racio (naturalis ratio), nome en racio taksita plejforta ĉar inspirita de la naturo mem: ĉi-kaze la sklaveco estas vidata kiel natura situacio jam establita de la naturo.
  • Ulpiano inklinas al la disduiĝo de la juro: kiel Gaio, li opinias ke la juro civila estas artefarita kreaĵo, sed li ampleksigas en la jus gentium ankaŭ la rajtojn de ĉiuj vivantaĵoj dum koncerne de la homo juro estas ĉiam iomete arta: ĉi-kaze la sklava kondiĉo estas vidata kiel leĝo pozitiva kaj ne eniranta inter la naturaj normoj.

Skolastika jurnaturalismo[redakti | redakti fonton]

Kiel jam ĉe la Ekleziaj Patroj kiuj koincidigas kun la kristana moralo la juron de la popoloj (ius gentiun) kaj ĝin pritraktas kiel naturan nuran leĝon, ankaŭ la skolastikuloj, precipe tiuj de la 13a jarcento, esploras en la konscienco de la unuopuloj kaj popoloj la ĉeeston de jurnaturalismon kaj ĝin taksas “kunaĵo de etikaj principoj, tre ĝeneralaj” kondiĉantaj la leĝfarantojn de la pozitiva juro ĉar la unua estas rekta dia voĉo kiel la natura mora leĝo. Kaj Tomaso el Akvino agnoskas al homo la rajton revenĝi sian liberon kiu estas natura juro.

Moderna jurnaturalismo[redakti | redakti fonton]

La moderna jurnaturalismo, krome, naskiĝis en la 17a kaj 18a jarcentoj, aparte ekde de la filozofiaj esploroj de la dua Skolastiko, kiel Francisko de Vitorio, Tomaso de Vio, kaj kardinalo Kaetano, kiuj repensis, ĝin pliellaborante, la filozofiajn principojn de Sankta Tomaso el Akvino.

Oni parolas pri “moderna racionalista jurnaturalismo”, dividebla laŭ du fluoj: iu devenanta el la klerisma skolo de la fino de 1700 kaj tiu kiu disvolviĝas ekde la penso de Thomas Hobbes (kiu, se juĝi laŭvere, konsideris la naturan juron nur kiel kondiĉon de la praa homo, kiu nome ankoraŭ ne interkonsentis en la socia kontrakto enkondukinta al la ŝtata socio... tial Hobbes ne enkalkuleblas inter la jurnaturalistoj), kiu trovis sian finfaritan formuladon en Hugo Grotius.

Laŭ la vidpunkto de Grotius kaj de la teoriuloj diritaj “racionalistoj de jurnaturalismo”, ĉiu homa estulo (difinebla hodiaŭ ankaŭ kiel biologia entutaĵo en kiu la genetika heredaĵo kiu tutpropre apartenas al la homa raso), ankaŭ se mergita en sia ŝtato kaj ties pozitiva juro (aŭ civila), restas ĉiam titolulo de naturaj rajtoj, kiel la vivrajto ktp, rajtoj nefordoneblaj kiuj ne povas estis modifitaj de la leĝo. Tiuj naturaj leĝoj estas tiaj ĉar “racie justaj”, sed ili ne estas instituigitaj de Dio; eĉ, ankaŭ en ĉeesto de tiu ekzisto, Dio mem ilin agnoskas kiel rajtoj ĝuste ĉar korespondaj al la “racio” konekta al la libera arbitro donita de Dio mem. Grotius reprezentas la unuan momenton de laika rezonado pri politiko. Laŭ Grotius, la rajtoj de la homaj estuloj estas tiaj pro naturo kaj do nefordoneblaj. La rajto do ne devenas el Dio, sed el la libera arbitro kiu estas egala en ĉiuj homaj estuloj jam, laŭkonvencie, atingintaj la kapablon rezonadi per sia racio. Tial la natura juro estas egala en ĉiuj homoj kaj tial mankas motivo de kontrasto. Ĉiel ajn, ĉar ne ĉiuj profitas sian “racion” sammaniere, necesus kontrolo ĉe tiuj kiuj jam atingis la rezonkapablon. Tiu kontrolo devus esti, almenaŭ formale, akceptita de ĉiuj kaj do de ĉiuj akceptitaj la leĝoj kaj sankcioj, kaj devas garantii respekton de la rajtoj de unuopulo, inkluzive la estulon kiu ankoraŭ ne atingis la aŭtonomian kaj plenan eblecon de ekzercado de siaj mensaj funkcioj inkluzive la racion.

Oni vidu ke tiu laikeco estas, vole aŭ senvole, tuta kristana.

Tiu Jurnaturalismo regis la medion kulturan laŭ jarcentoj. Sed ĝi perdis konsiston kiam neetaj frakcioj de aktuala klerismo forlasis la vidpunkton de la natura juro kaj de la natura morala leĝo kaj inklinis koncedi al la homo kompletan aŭtonomion en la pensado de siaj devoj kaj rajtoj ĉar la homo mem estas ĉiukaze sia leĝfaranto. El tiu emo, ĉe iuj pensuloj, al [[[jura pozitivismo]] aŭ al iu modernisma morala relativismo.

Natura juro laŭ kristanaj konfesioj[redakti | redakti fonton]

En katolikismo la filozofio pri juro daŭrigis esplori kaj pravigi la naturajn jurojn, sed tio ŝajnas ne okazinti ĉe la reformatoroj kaj aparte ĉe iliaj posteuloj. Fakte en la protestanta tradicio la natura juro ne ĝuis bonan famon, eble pro la fakto ke laŭ tiu konfesio la aŭtonomio de la racio antaŭ la kredago ĝuas malmulte da aŭtonomio. “Tamen ĵusaj studoj de fakuloj emas kontraŭstari teologojn kiel Karl Barth laŭ kiu "protestantoj neniam kredus je natura morala leĝo". Tiuj teologoj distordus la protestantan tradicion. Fakte Melantono, Lutero kaj Kalvino sintenas respekte antaŭ la natura ordo, tiu precipe vigla en la homa konscienco”. ).[3]

Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Inter la modernaj aŭtoroj kiuj, diversmotive, alfrontis la temon de la natura juro, oni kutimas citi la jenajn:

Jurnaturalismo ĉe la orientaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Platono, Protagoro, 337 c - d
  2. Papiruso de Oksirinĥo 1364, fragmento A, kol. 1,23 - 2,23
  3. [Tion subtenas, ekzemple, anglikana John Witte, Jr, direktoro de la Centro por la studo pri la Leĝo kaj Religio ĉe Emory University de Atlanta, kiu asociiĝas al katolikoj en la defendo, kontraŭ relativismo, de la natura juro kun natura morala leĝo [1]

Visu antaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Rosmini, Filosofia della politica 1839
  • Antonio Rosmini, Filosofia del diritto 1841-1845
  • Vittorio Mathieu. Luci ed ombre del giusnaturalismo. Torino, Filosofia, 1962.
  • Norberto Bobbio. Giusnaturalismo e positivismo giuridico. Milano, Comunità, 1965.
  • Raoul Muhm: Il Muro di Berlino, i processi paralleli e il diritto naturale in Germania, in: L'indice penale, No. 3, 1994, Padova [2]
  • Patrick Simon (2006), Le Droit naturel, ses amis et ses ennemis, François-Xavier de Guibert ISBN|978-2755400588
  • Strauss, Léo (1953), Droit naturel et histoire
  • Buckle, S. (1991) "El derecho natural" en Singer, P. (ed.) Compendio de ética, Alianza, 1995
  • Sabine, G. Historia de la teoría política, Fondo de Cultura Económica, 1945. Especialmente capítulos VIII, IX y XXI
  • Fernández Concha, R. Filosofía del Derecho o Derecho Natural, Editorial Jurídica de Chile, Santiago de Chile, 1966
  • Raoul Muhm. Germania: la rinascita del diritto naturale e i crimini contro l´umanità. Deutschland: Die Renaissance des Naturrechts und die Verbrechen gegen die Menschlichkeit. Germany: The renaissance of natural law and crimes against humanity. Manziana, Vecchiarelli, 2004. ISBN 88-8247-153-5.
  • Fulvio Di Blasi, God and the Natural Law: A Rereading of Thomas Aquinas, St. Augustine’s Press, South Bend 2005.
  • Fulvio Di Blasi, “Natural Law and Natural Rights,” in A.C. Grayling and Andrew Pyle (eds.), Encyclopedia of British Philosophy, (Thoemmes Continuum: Bristol 2006).
  • Vicente de Paulo Barretto, Dicionário de Filosofia do Direito, São Leopoldo, Unisinos, 2006. ISBN 85-7431-266-5
  • Hanz Welzel, " Diritto Naturale & Giustizia Materiale"
  • Nicodemo Giovanni, Diritto naturale e principio di realtà in [3]
  • Pietro Piovani, Giusnaturalismo ed etica moderna, Napoli, Liguori, 2000.
  • Pietro Melis, Scontro tra culture e metacultura scientifica: l'occidente e il diritto naturale,Cagliari 2006.
  • Blandine Barret-Kriegel, (1989), Droit naturel et droits de l'homme, PUF
  • Sériau x, Alain (1999), Le Droit naturel, collection Poche ISBN|2-13045-842-4