Juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justiculino, nome diinoalegorio simbolo de justico kiu portas glavon – kiel simbolo de la perforta povo de tribunalo –, pesilon – reprezentanta objektivan normigon per kiuj konkurencaj plendoj estas pesataj – kaj blindigan bendon indikanta, ke justico estu senpartia kaj metita objektive, sen timo aŭ favoro kaj senrigarde al mono, riĉo, povo aŭ identeco.[1]

Juro estas sistemo de reguloj kiuj estas plifortigitaj pere de sociaj institucioj por regadi super ĝeneralan kondutaron.[2] La leĝoj kiuj komponas la juron, povas esti farataj ĉu de kolektiva leĝofara institucio aŭ de unusola leĝofaranto, rezulte en statutoj, de la plenuma povo pere de dekretoj kaj de regularoj, aŭ de juĝistoj pere de kolektado de antecedentoj, normale en jurisdikcioj de anglosaksa juro, nomita ankaŭ komuna juro. Privataj individuoj povas krei laŭleĝe antecedentenhavajn kontraktojn, inkludante arbitraciajn interkonsentojn kiuj povas elekti akcepti alternativan arbitracion en la normalaj juraj procesoj. La formado de leĝoj mem povas esti influita de konstitucio, verkita aŭ neverkita, kaj de la rajtoj enhavitaj en ĝi. La juro formigas per diversaj manieroj politikon, ekonomion, historion kaj socion kaj servas kiel peranto de rilatoj inter personoj, sociaj grupoj, institucioj, organizaĵoj, entreprenoj, ŝtatoj ktp.

Ĝenerala distingo povas esti farita inter (a) jurisdikcioj de civila juro (inklude la katolikan kanonan juron kaj la socialisman juron), en kiuj la leĝofarantoj aŭ aliaj centraj korpoj kodigas kaj konsolidigas ties leĝojn, kaj (b) la sistemoj de komuna juro, kie juĝofaritaj antecedentoj estas akceptataj kiel laŭleĝe kolektita juro. Historie, religiaj juroj ludis gravan rolon eĉ en la decidoj pri nereligiaj aferoj, kio ankoraŭ okazas ĉe kelkaj religiaj komunumoj, partikulare ĉe judoj, kaj ĉe kelkaj landoj aŭ mondoregionoj, partikulare islamaj. La islama Ŝaria juro estas la plej amplekse disvastigata uzata religia juro.[3]

La atribuo de juro estas ĝenerale dividata en du precipaj areoj referencataj kiel (i) Krima juro kaj (ii) Civila juro. Krima juro temas pri kondutoj kiuj estas konsiderataj damaĝaj por la socia ordo kaj en kiu la kulpa parto povas esti enprizonigita aŭ monpunita. Civila juro (distingenda disde la subaj jurisdikcioj de civila juro) temas pri la solvado de plendoj (konfliktoj) inter individuoj aŭ organizaĵoj. Tiuj rezolucioj serĉas havigi juran solvon (ofte monajn damaĝkompensojn) por la venkinta plendanto. En civila juro, ekzistas la jenaj specialaĵoj, inter aliaj: Kontrakta juro regulas ĉion, el aĉeto de busbileto al komercado en derivaj merkatoj. Posedjuro regulas la transferadon kaj titolojn de la personaj posedoj kaj de la nemoveblaj posedaĵoj. Fideikomisa juro aplikiĝas al havaĵoj tenitaj por investado kaj financa sekureco. Punjuro permesas ke la plendo alvenu al kompenso se la posedo de persono estas damaĝita. Konstitucia juro havigas kadron por la kreado de juro, la protektadon de homaj rajtoj kaj la elekton de politikaj reprezentantoj. Administracia juro decidas pri kiuj plenumbranĉaj agentejoj rajtas aŭ ne rajtas agadi, pri proceduroj kiujn oni devas sekvi por fari tion, kaj pri jura revizio, kiam membro de la publiko estas damaĝita de agenteja agado. Internacia juro studas la aferojn inter suverenaj ŝtatoj en aktivaĵoj kiuj gamas el komerco al militista agado. Por plibonigi kaj plifortigi la leĝaron kaj havigi servojn al la publiko fare de publikaj servantoj, la registara aŭ ŝtata burokrataro, militistaro, kaj policanaroj estas fundamentaj. Kvankam ĉiuj tiuj organoj de la ŝtato estas kreaĵoj kreitaj kaj funkciigitaj de juro, ankaŭ sedependa juristoj kaj aktiva civila socio informas kaj eltenas ties progresojn.

Juro havigas riĉajn fontojn de studa esplorado en historio de juro, filozofio, ekonomika analizo kaj sociologio. Juro ankaŭ vekas gravajn kaj kompleksajn temojn koncerne al egaleco, justeco, kaj justico. Resume oni povas konkludi, ke la bazo de juro estas la leĝoj. Estas malnova diraĵo kiu asertas ke 'ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo', kvankam Jonathan Swift asertis, ke 'Leĝoj estas kiel araneretoj, kiuj povas kapti malgrandajn muŝojn, sed lasas, ke vespoj kaj krabroj trapasu.' En 1894, la aŭtoro Anatole France diris sarkasme, "en sia majesta egaleco, la leĝo malpermesas egalece kaj al riĉuloj kaj al malriĉuloj dormi subponte, almozi surstrate, kaj ŝteli pantranĉojn."[4] Verkita en la jaro 350 a.K., la greka filozofo Aristotelo deklaris, "La regado de la leĝo estas pli bona ol la regado de ajna individuo."[5] Miĥail Bakunin diris: "Ĉiu leĝo havas por celo konfirmi kaj elstarigi en sistemon la ekspluatadon de la laboristoj fare de la reganta klaso".[6] Cicerono diris "ju pli da leĝoj, des malpli da justeco".[7] Marksismaj doktrinoj asertas, ke la leĝoj ne estos postulataj iam kiam la ŝtato estos nuligita.[8]

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Tribunalo.

Estis pluraj provoj produkti "universale akcepteblan difinon de juro". En 1972, la barono Hampstead sugestis, ke nenia difino povus esti produktita.[9] McCoubrey kaj White diris, ke la demando "Kio estas juro?" havas neniun simplan respondon.[10] Glanville Williams diris, ke la signifo de "juro" dependas de la kunteksto, en kiu la vorto estas uzata. Li diris, ke, ekzemple "frua kutima juro" kaj "urba juro" estis kuntekstoj, kie la vorto "juro" havis du malsamajn kaj nerekoneblajn signifojn.[11] Thurman Arnold diris, ke estas evidente, ke neeblas difini la vorton "juro" kaj ke ankaŭ estas same evidente, ke la lukto por difini, ke la vorto neniam estu forlasita.[12] Eblas opinii, ke ne necesas difini la vorton "juro" (ekz. "Forgesu ni pri ĝeneralaĵoj kaj malsuprenkonsideru kazojn")[13]

Unu difino estas, ke juro estas sistemo de reguloj kaj gvidlinioj plenumataj per sociaj institucioj por regi konduton.[2] En The Concept of Law (La koncepto de juro), Hart argumentis juron kiel "sistemon de reguloj";[14] Aŭstino diris, ke juro estis "la ordono de suvereno, apogita per la minaco de sankcio"; Dworkin priskribas juron kiel "interpretan koncepton" por atingi justecon en sia verko titolita Law's Empire (Imperio de Juro);[15] kaj Raz argumentas, ke juro estas "aŭtoritato" por mediacii la interesojn de homoj. Holmes diris, "La profetaĵoj pri tio, kion la tribunaloj efektive faros, kaj nenio pli ŝajniga, estas tio, kion mi volas diri per juro."[16] En sia Treatise on Law (Traktato pri Juro) Tomaso de Akvino argumentas, ke juro estas racia ordigo de aferoj, kiuj koncernas komunan bonon, kiu estas promulgita de iu ajn, kiu estas komisiita je prizorgo de la komunumo.[17] Ĉi tiu difino havas kaj pozitivismajn kaj naturalismajn elementojn.[18]

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de juro.
Reĝo Hamurabi ricevas la kodekson de leĝoj fare de Ŝamaŝ, dio de justico.

La fako historio de juro estas scienca branĉo, kiu apartenas al la sciencoj kaj juro kaj historio. Tiu fako dum la 19-a jarcento kaj la unua duono de la 20-a jarcento havis gravan lokon en la studo de juro, kaj post la Dua Mondmilito en la studa programo pli kaj pli enmetita. La fako baze studas, kiel la homa leĝaro evoluis kaj kial ĝi ŝanĝiĝis. Tiurilate la historio de juro estas proksime ligita al la evoluo de civilizoj kaj konsidereblas parto de socia historio. Leĝaj institucioj laŭ la fako konsideriĝas kiel kompleksaj sistemoj de reguloj, agantoj kaj simboloj, kiuj interagas kun la socio por ŝanĝi, adapti, subpremi aŭ subteni kelkajn aspektojn de ĝi.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jura sistemo.

La justica sistemojura sistemo estas la aro de juraj normoj, kutimoj kaj ideologioj kiuj estas sur valideco en specifa lando pri juro, ties funkcio en la socio kaj la maniero per kiu ĝi estas aŭ estu kreata, aplikita, komprenita, perfektigita, instruita kaj studita. Tiel, la jursistemo arigas la strukturojn kaj manierojn de funkciado de la organoj, institucioj kaj sociaj komponantoj zorgitaj por la aplikado kaj interpretado de la justicsistemaj reguloj, same kiel tiujn kiuj kreas aŭ influas en ties kreado, interpretado kaj modifado.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia juro.
Cicerono, aŭtoro de la klasika verko La leĝoj, atakas Katilinon pro puĉo-klopodoj en la Roma Senato.

La esprimo «Romia juro» indikas la juran sistemon kiu regis super la civitanoj de Romo kaj poste sur tiuj setlitaj en diversaj regionoj de ties Imperio, dum historia epoko kies komenco situas ĉe la fondo de Romo (ĉ. 753 a.K.) kaj kiu etendiĝis ĝis mezo de la 6-a jarcento, kiam okazis la kompila tasko de la imperiestro Justiniano la 1-a, konata ekde la Renesanco kiel Corpus iuris civilis. Tamen la remalkovro de la justinianaj tekstoj en epoko de la malsupra Mezepoko permesis kelkajn fakulojn paroli ankaŭ pri «Romia juro de la Mezepoko». Granda parto de la postaj juraj sistemoj de la landoj de Eŭropo baziĝis sur la fundamentoj de la Romia juro. Tiu fako studiĝas en multaj altlernejoj pri Juro en la mondo. Ties konceptoj ricevas nomojn en la latina.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanona juro.

La kanona juro estas konstituata de amplekso de la juraj normoj formulitaj de Katolika Eklezio, kiuj reguligas la aktivecon de la fideluloj kaj de la ekleziaj strukturoj en la mondo krom la rilatojn inter-ekleziajn kaj tiujn kun la eksteraj socioj; ĝi plue aplikiĝas kiel ŝtata juro ĝuste ene de Vatikana Ŝtato. Ĝi, tamen, ne konfuzendas kun la eklezia juro, kiu ĝenerale estas la juro pere de kiu la ŝtatoj reguligas siajn rilatojn kun la dikredantoj kaj la diversaj religiaj konfesioj. Tiujn ekleziajn normojn oni kutime nomas "kanonoj". La Kodo de Kanona Juro estas la plej grava kompilaĵo de kanona juro.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Natura juro.

Jurnaturalismo (el la latina ius naturale, "natura juro") estas ĝenerala termino kiu inkluzivas tiujn filozofiajn-jurajn doktrinojn kiuj agnoskas ĉeeston de natura juro, nome amplekso de porkondutaj normoj dedukteblaj el la "naturo" kaj agnoskeblaj de la homa estulo. Jurnaturalismo oponas la tieldiritan juran pozitivismon bazitan sur pozitiva juro, konsiderita kiel leĝa korpuso kreita de iu homa komunumo laŭlonge de sia historio evoluo. Tiu kontraŭstaro estis tre taŭge dirita “dualismo”.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romiĝermana juro.

Romiĝermana juro, kontinenta juro (kontraste al anglosaksa juro), civila juro, civitana juroRomia juro estas jura sistemo origininta en Eŭropo, intelektulita ene de la kadro de la fina Romia juro, kaj kies plej elstara trajto estas ke la kernaj principoj estas kodigitaj en referencebla sistemo kiu servas kiel unuaranga fonto de juro. Tio povas esti kontrastita kun la sistemoj de anglasaksa juro kies intelekta kadro venas el decida juro farita el juĝistoj, kiu donas antecedentan aŭtoritaton al antaŭaj tribunalaj decidoj laŭ la principo ke estas maljusta trakti similajn faktojn diference en diferencaj okazoj (doktrino de jura antecedento, aŭ stare decisis).[19][20]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anglasaksa juro.
Ĉi tie montriĝas la juraj sistemoj de la mondo.[21] Anglosaksa juro estas ruĝeta.

Anglasaksa juro (nomita de la propraj uzantoj kiel komuna juro (Common law)) estas juro disvolvigita de juĝistoj, tribunaloj, kaj similaj juraj organismoj, asertita en juraj decidoj kiuj nome decidas super individuaj kazoj sed kiuj aldone havas antecedentajn efikojn super estontaj kazoj.[22][23]

Kurioze nejuraj tialoj popularigis la anglasaksan juron eĉ ekster siaj devenlandoj kaj tipaj mondoregionoj, nome la usonecaj filmoj (Holivudo), ĉar ekde la komenco de la ora epoko de la usona kinarto svarmis filmoj pri juĝoj, krimoj, esplorado pri kulpeco ktp., tiom ke fakte tio konsistas el aparta tre populara kina subĝenro, kun specifaj skemo (krimo, esplorado, aresto, juĝo, kondamno, enprizonigo kaj prizonvivo, reesplorado, fuĝo ktp), estetiko, arketipoj ktp. Tio rezultis en la fakto, ke foje averaĝaj popolanoj konas pli bone la usonan juron ol tiun propran.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kutimjuro.

Kutimo en juro estas la establita modelo de moroj kiu povas esti objektive certigita ene de partikulara socia kompreno. Oni povas starigi plendon defende de "tio kio estis ĉiam farita kaj akceptita laŭleĝe." Rilata estas la ideo de preskribo; nome rajto ĝuata pro delonga kutimo pli ol pro pozitiva leĝo. La fakto, ke kutimjuro estas tre ofte aplikata en la ĉiutaga vivo pli ol sur juraj dokumentoj apartigas tian jurtipon el la pli normala kaj normiga jurliteraturo.

Jurareoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj juraj sistemoj temas pri la samaj bazaj aferoj, sed la diversaj jurisdikcioj kategoriigas kaj identigas siajn jurajn temojn en diferencaj manieroj. Ofta distingo estas tiu inter "publika juro" (termino tre forte rilata al la ŝtato, kiu inkludas konstitucian, administracian kaj kriminalan jurojn), kaj "privata juro" (kiu kovras kontraktojn, damaĝojn kaj posedrajton).[24] En sistemoj de civila juro, kontraktoj kaj damaĝoj falas sub la ĝenerala devigojuro, dum la fideikomisa juro estas subigita al statutaj reĝimoj aŭ al internaciaj konvencioj. Internacia, konstitucia kaj administracia juroj, kriminala juro, prikontrakta, pridamaĝa, pripropraĵa juroj kaj fideikomisoj estas konsiderataj kiel la "tradicie kernaj aferoj",[25] kvankam estas multaj aliaj fakoj.

Internacia juro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Privata internacia juro, Eŭropunia juro kaj Publika internacia juro.
Havigante konstitucion por la publika internacia juro, la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj estis interkonsentita dum la Dua Mondmilito.
La itala advokato Alberico Gentili, patro de la internacia juro.[26]

Internacia juro povas referenci al tri aferoj: publika internacia juro, privata internacia juro aŭ konflikto inter juroj kaj la juro de supranaciaj organizaĵoj.

  • Publika internacia juro temas pri la rilatoj inter suverenaj ŝtatoj. La fontoj por la publika internacia juro estas la kutimoj, la praktiko kaj la traktatoj inter suverenaj ŝtatoj, kiaj la Konvencioj de Ĝenevo. Publika internacia juro povas esti formita de internaciaj organizaĵoj, kiel la Unuiĝintaj Nacioj (kiu estis establita post la malsukceso de la Ligo de Nacioj eviti la Duan Mondmiliton),[27] la Internacia Organizaĵo pri Laboro, la Monda Organizaĵo pri Komerco, aŭ la Internacia Monfonduso. Publika internacia juro havas specialan statuson kiel juro ĉar ne estas internaciaj policfortoj, kaj tribunaloj (ekz. la Internacia Kortumo kiel la unuaranga jurorgano de UN) ne havas la kapablon puni la malobeon. La plej utila maniero plifortigi la internacian juron estas ankoraŭ esence "memhelpo"; kio estas la reago fare de ŝtatoj al supozitaj rompoj de la internaciaj devoj fare de aliaj ŝtatoj.[2][28][29] Tamen, kelkaj organizaĵoj, kiel la Monda Organizaĵo pri Komerco, havas efektivajn sistemojn por apliki arbitracion kaj disputosolvon apogite sur komercaj sankcioj.[30]
  • Konflikto de juroj, aŭ privata internacia juro en landoj de civila juro, temas pri la demandoj pri kiu jurisdikcio estas kompetenta por jura disputo inter privataj partioj kaj pri la juro de kiu jurisdikcio estu aplikita. Nuntempe, negocoj estas pli kaj pli kapablaj interŝanĝi kapitalojn kaj laborfortojn trans landlimojn, same kiel komerci per transmaraj negocoj, kio starigas la demandon pri la jurisdikcio de kiu lando estas pli dominanta. Pliiĝantaj nombroj de negocoj elektas la aplikadon de komerca arbitracio laŭ la regado fare de la Novjorka Konvencio de 1958.[31]
  • Eŭropunia juro estas la unu kaj ĝis nun la nura ekzemplo de supernacia juro, t.e. internacie akceptita jura sistemo, krom tiuj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco. Konsiderinte la tendencon de pliiĝanta tutmonda ekonomia integrigo, multaj mondoregionaj interkonsentoj — speciale la Afrika Unio — klopodas sekvi similan modelon.[32][33] En la EU, suverenaj ŝtatoj arigis sian aŭtoritaton en sistemo de tribunaloj kaj la Eŭropa Parlamento. Tiuj institucioj rajtas havi la kapablon plifortigi la jurajn normojn kaj kontraŭ kaj por la membraj ŝtatoj kaj civitanoj en maniero kiu ne eblas tra la publika internacia juro.[34] Kiel la Eŭropa Kortumo notis en sia decido Van Gend en Loos de 1963, la juro de la Eŭropa Unio konstituas "novan juran ordon de internacia juro" por la reciproka socia kaj ekonomia profito de la membraj ŝtatoj.[35][36]

Internaciaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Organizaĵo pri Jura Disvolviĝo (angle International Development Law Organization, akronime IDLO; france Organisation internationale de droit du développement, OIDD) estas interregistara organizaĵo dediĉita al antaŭenigado de la jurŝtateco [37][38].

Konstitucia kaj administracia juroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Administracia juro kaj Konstitucia juro.
La franca Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj.

Konstitucia kaj administracia juroj regas la aferojn de la ŝtato. Konstitucia juro temas pri kaj la rilatoj inter la plenuma, leĝofara kaj justica povoj kaj pri la homaj rajtojcivilaj liberecoj de individuoj kontraŭ la ŝtato. Plej jurisdikcioj, kiel tiuj de Usono kaj Francio, havas unusolan koditan konstitucion kun deklaracio pri rajtoj. Kelkaj, kiel Unuiĝinta Reĝlando, ne havas tian dokumenton. Nome "konstitucio" estas formita simple per tiuj leĝoj kiuj konstituas la politikajn instancojn, nome statuto, jurisprudenco kaj konvencio.

La fundamenta konstitucia principo, inspirita de John Locke en lia "Two Treatises of Government", subtenas, ke individuo povas fari ion ajn krom tio kio estas malpermesita per la leĝaro, kaj la ŝtato povas fari nur tion kio estas rajtigita per la leĝaro.[39][40] Administracia juro estas la ĉefa metodo por ke la personoj tenu ŝtatajn instancojn al kiuj turni sin. Personoj povas plendi al agentejo, loka konsilantaro, publika servo aŭ registara ministerio por juĝa revizio de agado kaj decidoj, por certigi, ke ili plenumas la leĝojn, kaj ke la registara instanco observis la postulitan proceduron. La unua specialista administracia kortumo estis la Conseil d'État setlita en 1799, kiam Napoleono enpoviĝis en Francio.[41]

Kriminala juro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kriminala juro.

Kriminala juro, konata ankaŭ kiel punjuro, koncernas al krimoj kaj tie punoj.[42] Ĝi tiel regulas la difinon de kaj punojn por ofend-atakoj kiuj estu konsiderataj kiel okazigantaj sufiĉe elstaran socian efikon sed, en si mem, ne faras moralan juĝon al ofendanto nek metas limigojn al la socio por ke fizike evitu, ke la persono fifaru krimon dekomence.[43] Esplorado, aresto, akuzo, kaj klopodo juĝi supozitajn ofendantojn estas regulata per la leĝoj de la kriminala proceduro.[44] La paradigma kazo de krimo kuŝas sur la pruvo, "trans racia dubo" (tio estas, absolute sendube), ke difinita persono estas kulpa je du aferoj. Unue, la akuzito devis fifari agon kiu estas konsiderita de la socio kiel kriminala, aŭ actus reus (kulpa ago).[45] Due, la akuzito devas plenumi la postulon de malica intenco por fari kriminalan agon, aŭ mens rea (kulpa menso). Tamen, pro la tiel nomita krimoj de "strikta respondeco", la actus reus (kulpa ago) sufiĉas.[46] Kriminalaj sistemoj de la tradicioj de civila juro distingas inter intenco larĝasence (dolus directus -rekta damaĝo- kaj dolus eventualis -hazarda damaĝo-), kaj neglekto. Neglekto ne kunportas kriminalan respondecon se partikulara krimo ne kondukas al ties puno.[47][48]

Priskribo de 17a-jarcenta kriminala juĝo, pro sorĉado en Salem.

Ekzemploj de krimoj estas murdo, atako, fraŭdo kaj ŝtelo. En esceptaj cirkonstancoj defendo povas esti aplikita al specifaj agoj, kiel mortigo dum memdefendo, aŭ pledi frenezeco. Alia ekzemplo estas en la 19a-jarcenta angla kazo de R v Dudley kaj Stephens, kiu atestis defendo pro "neceso". La Mignonette, naviganta el Southampton al Sidnejo, vrakis. Tri ŝipanoj kaj Richard Parker, 17-jaraĝa ŝip-knabo, rifuĝiĝis sur flosaĵo. Ili malsategis kaj la ŝip-knabo estis mortonta. Pro la ekstrema malsatego, la ŝipanoj mortigis kaj manĝis la ŝip-knabon. La ŝipanoj survivis kaj estis savitaj, sed procesitaj pro murdo. ili argumentis, ke estas necesa mortigi la ŝip-knabon por konservi siajn proprajn vivojn. La ŝipanoj estis kondamnitaj al mortopuno per pendumo, sed la publika opinio estis supermajoritate subtena de la rajtoj de la ŝipanoj por konservi siajn proprajn vivojn. Finfine, la reĝa priviliegio komutis iliajn kondamnojn al ses monatoj de prizono.[49]

Kriminaljuraj damaĝoj estas konsiderataj damaĝoj kontraŭ ne nur ĝuste individuaj viktimoj, sed anka kontraŭ la komunumo.[43] La ŝtato, kutime kun la helpo de polico, entreprenas la persekutadon, kaj pro tio en landoj de anglasaksa juro tiu afereblo estas citata kiel "La popolo v ..." (versus = kontraŭ) aŭ "R (por ReĝoReĝino) v ...". Ankaŭ, apartaj ĵurioj estas ofte uzataj por determini la kulpon de akuzitoj el pravigitaj faktoj: ĵurioj ne rajtas ŝanĝi la jurajn regulojn. Kelkaj disvolvigitaj landoj ankoraŭ aprobas la uzadon de la mortopuno pro la kriminala agado, sed la normala puno pro krimo estos enprizonigo, monpunoj, ŝtata superrigardo (kiel kondiĉa libereco), aŭ servoj al la komunumo. Moderna kriminala juro estis konsiderinde influita de la sociaj sciencoj, speciale rilate al la verdikto, la jura esplorado, la leĝaro, kaj la rehabilitigo (resociigo).[50] Je internacia nivelo, 111 landoj estas membroj de la Internacia puna kortumo, kiu estis establitapor procesi personojn pro Krimoj kontraŭ la homaro.[51]

Kontraktojuro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontrakto.
La fama reklamo de "Carbolic Smoke Ball" por kuraci la gripon estis tialo por unuflanka kontrakto.

Kontraktojuro temas pri devigaj promesoj, kaj povas estis resumita per la latinlingva frazo pacta sunt servanda (interkonsentoj devas esti plenumitaj).[52] En jurisdikcioj de anglasaksa juro, necesas tri ŝlosilaj elementoj por la kreado de kontrakto: propono kaj akceptado, konsiderado (promesvaloro) kaj la intenco krei jurajn rilatojn. En la kazo nome Carlill v Carbolic Smoke Ball Company medicina firmao reklamis, ke ties nova mirinda drogo, nome la "smokeball" (fumobulo), kurcas la gripon, kaj set tio ne okazas, la aĉetintoj povas ricevi 100 £. Multaj personoj plendis por siaj 100 pundoj kiam la drogo ne funkciis. Timante bankroton, Carbolic argumentis, ke la reklamo ne estis komprenenda serioze, laŭjure havigante proponon. Ĝi estis invito al propono, simpla troigo, truko. Sed la Tribunalo tenis, ke al averaĝa persono Carbolic estis farinta seriozan proponon, certigita pro sekuriga aserto, "£1000 is deposited" (stokogarantio de mil pundoj). Egale, persono faris bonan konsideron pri la propono konduke al la "tute alia malkonveno" pro uzado de kulpa produkto.[53]

Konsidero indikas la fakton laŭ kiu ĉiuj partioj de kontrakto estis interŝanĝante ion valoran. Kelkaj sistemoj de anglasaksa juro, kiel tiu de Aŭstralio, estas foriranta el la ideo de konsiderado kiel postulo. La ideo de "estoppel" aŭ culpa in contrahendo (doktrino de propraj agoj), povas esti uzata por krei devigojn dum antaŭ-kontraktaj negocadoj.[54]

La jurisdikcioj de civila juro traktas kontraktojn diference laŭ nombraj aferoj, kun pli intervenisma rolo por la ŝtato kaj en la formado kaj en la plifortigo de kontraktoj.[55] Kompare kun la jurisdikcioj de anglasaksa juro, la sistemoj de civila juro aligas pli devigajn terminojn en la kontraktojn, permesas pli grandan larĝecon por ke la kortumoj interpretu kaj reviziu kontraktajn terminojn kaj trudu pli fortan devon al bona fido, sed ankaŭ pretas plifortigi la punojn kaj la specifajn plenumojn de kontraktoj.[55] Ili ankaŭ ne postulas konsideron por la formadon de kontrakto.[56] En Francio, oni diras, ke ordinara kontrakto estas formata simple sur la bazo de "agordo de mensoj" aŭ "konkordo de voloj". Germanio havas specialan alproksimigon al kontraktoj, kiuj ligas en posedjuro. Ties 'abstrakta principo' (Abstraktionsprinzip) signifas, ke la persona devigo de la kontrakto estas formata separate el la titolo de propreco. Kiam la kontraktoj estas malvalidigitaj pro iu tialo (ekz. aŭtoaĉetanto estas tiom ebria ke li ne havas juran kapablon por kontrakti)[57] la kontrakta devigo pagi povas esti malvalidigita separate el la propreca titolo de la aŭto. Juro pri maljusta riĉiĝo, pli ol la kontrakta juro, estas tiam uzata por restaŭri la titolon al la laŭrajta posedanto.[58]

Diversaj alproksimiĝoj[redakti | redakti fonton]

Kritikaj juraj studoj (KJS) estas movado en jura teorio kaj reto de maldekstraj juraj erudiculoj, kiu elmerĝiĝis en la 1970-aj jaroj en Usono. Kritikaj juraj studoj sin devigis formadi la socion surbaze de rigardo pri la homa personeco sen la kaŝitaj interesoj kaj klasa dominado, argumentataj de ili kiel la radikoj de liberalaj juraj institucioj en la Okcidento.

Leĝoj[redakti | redakti fonton]

Leĝo en juro kaj politiko estas aro de normoj kaj reguloj, kiuj difinas, preskribas aŭ permesas certajn rilatojn inter individuoj kaj organizaĵoj. Leĝoj ebligas manieron senpartie trakti tiajn rilatojn kaj puni tiujn, kiuj malhelpas funkciadon de la tuta sistemo. Kutime la ĉefa leĝo de ŝtato estas ĝia konstitucio, ĉiuj ceteraj leĝoj devas esti konformaj al la konstitucio (por kontroli tion ekzistas konstituciaj tribunaloj). Profesie la akuzistoj estas kiuj indikas tiujn kiuj devas esti kontrolita ĉu ili obeas kaj sekvas la preskribojn fare de la leĝoj. Poste estos la juĝistoj kiuj pli pesilmetode decidos pri tio.

Tre ofte oni uzas preskaŭ sinonime la terminojn kaj konceptojn "leĝo" kaj "juro", foje pro kontaĝo de la angla lingvo, kiu estas unu el malmultaj eŭropaj lingvoj, kiuj havas nur unusolan vorton por du konceptoj, nome "law". Tamen klaras, ke leĝo estas ĉiu teksto kaj dokumento kiu havas juran validecon kaj eblan rezulton, dum juro estas la tuta justica sistemo.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri leĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[59]:

  • Citaĵo
     Leĝo malaperas, moro daŭras. 
  • Citaĵo
     Kiam forto ordonas, leĝo pardonas. 
  • Citaĵo
     Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tribunalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luban, Law's Blindfold, 23.
  2. 2,0 2,1 2,2 Robertson, Crimes against humanity, 90.
  3. What is sharia law?. brightknowledge.org.
  4. (France, La ruĝa lilio, Ĉapitro VII). La originala franca teksto estas: "La loi, dans un grand souci d'égalité, interdit aux riches comme aux pauvres de coucher sous les ponts, de mendier dans les rues et de voler du pain.".
  5. Aristotelo. Politiko, Libro 3#3:16. n.b. Tiu angla traduko diras, "it is more proper that law should govern than any one of the citizens"
  6. Stewart kaj Burgess. Collins Dictionary of Law. HarperCollins Publishers. 1996. ISBN 0-00-470009-0. Paĝo 229.
  7. Cicero, De officiis, I, 10, 33. Latine: "summum ius, summa iniuria". Por la menciita traduko, vidu, por ekzemplo, Adler kaj Doren, Great Treasury of Western Thought, Bowker, 1977, p 851.
  8. "Withering away of the state". Palgrave McMillan Dictionary of Political Thought. 2007.
  9. Dennis Lloyd, Baron Lloyd of Hampstead. Introduction to Jurisprudence. Tria Eldono. Stevens & Sons. London. 1972. Second Impression. 1975. p. 39.
  10. Mc Coubrey, Hilaire kaj White, Nigel D. Textbook on Jurisprudence. Dua Eldono. Blackstone Press Limited. 1996. (ISBN 1-85431-582-X). p. 2.
  11. Williams Glanville. International Law and the Controversy Concerning the Meaning of the Word "Law". Revizita versio eldonita en Laslett (eldonejo), Philosophy, Politics and Society (1956) p. 134 et seq. La originalo eldonita en (1945) 22 British Year Book of International Law (BYBIL) 146.
  12. Arnold, Thurman. The Symbols of Government. 1935. p. 36.
  13. Dennis Lloyd, Baron Lloyd of Hampstead. Introduction to Jurisprudence. Tria eldono. Stevens & Sons. Londono. 1972. Dua publikaĵo: 1975.
  14. Campbell, The Contribution of Legal Studies, 184
  15. Dworkin, Law's Empire, 410
  16. Holmes Oliver Wendell. "The Path of Law" (La vojo de juro) (1897) 10 Harvard Law Review 457 ĝis 461.
  17. Tomaso de Akvino. Summa Theologica. 1a2ae, 90.4. Tradukita de J G Dawson. Ed d'Entreves. (Basil Blackwell). Latine: nihil est aliud qau edam rationis ordinatio ad bonum commune, ab eo qi curam communitatis habet, promulgata.
  18. McCoubrey, Hilaire kaj White, Nigel D. Textbook on Jurisprudence. Second Edition. Blackstone Press Limited. 1996. (ISBN 1-85431-582-X). p. 73.
  19. Washington Probate, "Estate Planning & Probate Glossary", Washington (State) Probate, s.v. "common law" Arkivigite je 2017-05-25 per Archive-It, [htm], 8a Dec. 2008, Alirita en la 7a de Novembro 2009.
  20. Charles Arnold-Baker, The Companion to British History, s.v. "English Law" (London: Loncross Denholm Press, 2008), 484.
  21. Alphabetical Index of the 192 United Nations Member States and Corresponding Legal Systems, Retejo de la Jura Altlernejo de la Universitato de Otavo
  22. Lloyd Duhaime. Common Law Legal Definition. duhaime.org. Arkivita el la originalo je 2012-05-24. Alirita 2016-01-17.
  23. (2014) Black's Law Dictionary - Common law, 10‑a eldono. “The body of law derived from judicial decisions, rather than from statutes or constitutions”.
  24. Kvankam multaj fakuloj argumentas, ke "la limoj inter publika kaj privata juroj svagiĝis", kaj ke tiu distingo iĝis simple "folklora" (Bergkamp, Liability and Environment, 1–2).
  25. Ekz. en Anglio tiuj sep aferoj, kiujn la jura de EU anstataŭis per internacia juro, formas "kvalitan jurgradon". Pri kritikoj oni vidu la komentojn de Peter Birks ligitajn al la antaŭ versio de Notice to Law Schools En Webarchive [1] 20a de Junio 2009.
  26. Pagden, Anthony. (1991) Vitoria: Political Writings (Cambridge Texts in the History of Political Thought). Britio: Cambridge University Press, p. xvi. ISBN 978-0-521-36714-1.
  27. Historio de UN En webarchive [2] 18a de Februaro 2010, United Nations. Winston Churchill (The Hinge of Fate, 719) komentis pri la malsukceso de la Ligo de Nacioj jenon: "Malprave oni diras, ke la Ligo de Nacioj malsukcesis. Male estis la membro ŝtatoj kiuj malsukcesigis la Ligon de Nacioj."
  28. D'Amato, Anthony (11a de Novembro 2010). “Is International Law Really 'Law'?”, Northwestern University Law Review 79. Alirita 3a de Januaro 2020.. 
  29. Schermers-Blokker, International Institutional Law, 900–901
  30. Petersmann, The GATT/WTO Dispute Settlement System International Criminal Court En webarchive [3] 23a de Julio 2011, 32
  31. Redfem, International Commercial Arbitration, 68–69
  32. Gaffey, Conor, "Why the African Union wants to be more like the EU", Newsweek, 4a de Majo 2016. Kontrolita 1a de Januaro 2020. (angle)
  33. (Aprilo 2007) “The EU as a Model for the African Union: the Limits of Imitation”, Jean Monnet/Robert Schuman Paper Series 7 (2). Alirita 1a de Januaro 2020.. 
  34. Schermers–Blokker, International Institutional Law, 943
  35. Vidu la fundamentan C-26/62 Van Gend en Loos v Nederlandse Administratie der Belastingen En Webarchive [4] 21a de Marto 2007, kaj Flaminio Costa v E.N.E.L. En Webarchive [5] 9a de Januaro 2009, decidoj de la Eŭropa Kortumo.
  36. (7a de Aprilo 2014) “What Van Gend en Loos stands for”, International Journal of Constitutional Law 12 (1), p. 105–134. doi:10.1093/icon/mou003. Alirita 1a de Januaro 2020.. 
  37. About IDLO | IDLO - International Development Law Organization. Alirita 2020-04-15.
  38. IDLO - What We Do. Alirita 7a de Februaro 2015.
  39. Locke, The Second Treatise, Chapter 9, section 124
  40. Tamanaha, On the Rule of Law, 47
  41. Auby, Administrative Law in France, 75
  42. Ŝlosila traktaĵo de Cesare Beccaria de 1763–1764 titolita Pri krimoj kaj punoj (Dei delitti e delle pene).
  43. 43,0 43,1 Brody, Acker kaj Logan, Criminal Law, 2; Wilson, Criminal Law, 2
  44. Dennis J. Baker, Glanville Williams Textbook of Criminal Law (London: 2012), 2
  45. Vidu ekz. Brody, Acker kaj Logan, Criminal Law, 205 pri la kazo Robinson v. California, 370 U.S. 660 (1962).
  46. Vidu ekz. Feinman, Law 111, 260–261 pri la kazo Powell v. Texas, 392 U.S. 514 (1968).
  47. Dörmann, Doswald-Beck kaj Kolb, Elements of War Crimes, 491
  48. Kaiser, Leistungsstörungen, 333
  49. Pri R v Dudley and Stephens [1884] 14 QBD 273 DC En webarchive [6] 28a de Februaro 2005, vidu Simpson, Cannibalism and the Common Law, 212–217, 229–237
  50. Pelser, Criminal Legislation, 198
  51. The States Parties to the Rome Statute En webarchive [7] 23a de Junio 2011, International Criminal Court
  52. Wehberg, Pacta Sunt Servanda, 775
  53. Pri Carlill v Carbolic Smoke Ball Company En webarchive [8] 5a de Decembro 2004. Kazcitaĵo [1893] 1 QB 256, kaj la elementa konsidero, vidu Beale kaj Tallon, Contract Law, 142–143
  54. Kazo Austotel v Franklins (1989) 16 NSWLR 582
  55. 55,0 55,1 (2018) “The Role of the State in Contract Law: The Common-Civil Law Divide”, Yale Journal of International Law 43 (1), p. 143–189. doi:10.2139/ssrn.2848886. Alirita 3a de Januaro 2020.. 
  56. ekz. en Germanio, § 311 Abs. II En Webarchive [9] 11a de Januaro 2007, "Bürgerliches Gesetzbuch", BGB.
  57. § 105 BGB Nichtigkeit der Willenserklärung. dejure.org. Arkivita el la originalo je 9a de Decembro 2006. Alirita 5a de Decembro 2006.
  58. Smith, The Structure of Unjust Enrichment Law, 1037
  59. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ekzistas diversaj terminaroj pri juro, inter kiuj menciindas la jenaj:

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Law en la angla Vikipedio.