Juro kaj pugno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juro kaj pugno
filmo
Originala titolo Prawo i pięść
Produktadlando  Pollando
Originala lingvo pola lingvo
Kina aperdato 14-a de septembro 1964
Daŭro 92 minutoj
Ĝenro psikologia, krima
Kameraado Jerzy Lipman
Reĝisoro(j) Georgo Hoffman, Eduardo Skoĵevski
Produktisto(j) Zespół Filmowy "Kamera"
Scenaro Jozefo Hen
Laŭ la verko de Jozefo Hen
Filmita en  Pollando
Muziko de Kristoforo Komeda
Ĉefrolantoj Gustavo Holoubek, Vjeslavo Golas, Rikardo Pietruski, Georgo Pŝibilski, Zĝislavo Maklakjeviĉ, Sofia Mrozovska, Eva Visnjevska
Produktinta firmao Zespół Filmowy Kamera
IMDb
vdr

Juro kaj pugno (pole: Prawo i pięść) - pola filmo farita en 1964 de Georgo Hoffman kaj Eduardo Skoĵevski.

La kanton Antaŭ ol la tago komenciĝos (kun teksto de Agnesa Osjecka kaj muziko de Kristoforo Komeda kantas Edmundo Fetting.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo estis nomita de recenzantoj "pola vakera filmo"; la situacio en ĝi similas Usonan okcidenton antaŭ cent jaroj. Historio en la filmo de Hoffman okazas tuj post la 2-a mondmilito, kiam novaj okcidentaj terenoj de Pollando atendis setlantojn. La filmo montras situacion morale malfacilan, kie krom multaj rabistoj, trovantaj facile akireblan riĉaĵon, aperas homoj, al kiuj justeco estas pli grava ol riĉeco.

Tia persono estas Kenig (ludata de Holoubek), antaŭa malliberulo de koncentrejo, kiu estas sendata al eks-germana urbeto kune kun kelkaj aliaj poloj. Ilia celo estas sekurigi la lokon kaj ekfunkciigi la sanatorion. Baldaŭ Kenig rimarkas, ke liaj "kolegoj" estas simplaj kaj sendubaj ŝtelistoj kaj li decidas kontraŭstari ilin.