Jusoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la malgranda juso (ę)
La granda juso (ǫ)
Ligaturo de malgranda juso kun I (ję)
Ligaturo de granda juso kun I (jǫ)

Jusoj estas komuna nomo de du nazaj vokaloj de la praslava lingvo, kaj de la respondaj literoj en la slavonaj alfabetoj: la malgranda juso (slavone « юсъ малъıи », kirilice Ѧѧ) kaj la granda juso (respektive, « юсъ большии », Ѫѫ). Antaŭate de I (j) la jusoj formis ligaturojn: Ѩѩ (ję) kaj Ѭѭ (jǫ).

Fonetika valoro[redakti | redakti fonton]

La malgranda juso prezentas antaŭan nazan vokalon /ɛ̃/ (en la slava filologio signatan per ę).

La granda juso prezentas malantaŭan nazan vokalon /ɔ̃/ (en la slava filologio signatan per ǫ).

La liternomoj[redakti | redakti fonton]

La etimologio de la nomo jus ne estas konata. La epitetoj malgranda kaj granda neniel rilatas al uskleco.

En Esperanto eblus uzi sufiksojn por formi unuvortajn liternomojn: juseto (por la «malgranda juso») kaj jusego (por la «granda juso»).

La deveno[redakti | redakti fonton]

La jusoj devenas el la prahindeŭropaj sonkombinoj «vokalo + mn» en fermita silabo (do, samkiel la nazaj vokaloj en la franca skribo):

  • emT, enT; imT, inT; ēm, ēnę
  • omT, onT; umT, unT; ām, ānǫ

Ekzemple:

  • Praslava *pa-mętь (memoro) el *mn̥tis; kp la latinan mens, genitive mentis (menso).
  • Praslava *zǫbъ (dento) el *g̑ombhos; kp la germanan Kamm.
  • Praslava *pętь (kvin) el *penkti; kp la grekan πέντε/pente, germana fünf, latine quinque.
  • Praslava gǫsь (ansero), kp la germanan Gans.
  • Praslava ǫgъlъ (angulo), kp la latinan angulus.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La granda juso persistis en la bulgara alfabeto ĝia la jaro 1945-a, kvankam ĝi ne plu respondis al naza vokalo en la norma lingvo, indentiĝinte kun ъ (t.e. ă; kvankam la nazsono plu ekzistas en la bulgara-makedonaj dialektoj ĉirkaŭ Tesaloniko kaj Kastoria en Greklando).

En la rusa lingvo la malgranda juso ŝanĝiĝis en ['a], kunfandiĝis kun ꙗ, kaj kun tiu lasta ricevis la formon я en la moderna alfabeto rusa.

La granda juso ŝanĝiĝis ruslingve en la sonon [u], kaj de post la 10ª jc malaperis el la skribo, anstataŭigite de la responda litero cirila (la moderna rusa у: рѫка→рука).

La pola lingvo konservis nazajn vokalojn, kaj en certaj pozicioj ĝia litero ę havas la sonvaloron de la malgranda juso, dum la litero ą tiun de la granda (t.e. de /ɔ̃/); tamen ne rekte ili respondas al la praslavaj jusoj:

  • la pola Ę respondas al mallonga juso (granda aŭ malgranda);
  • la pola Ą respondas al longa juso (granda aŭ malgranda);
  • krome, la konsonantoj antaŭantaj la malgrandan juson moliĝis (samkiel en la rusa).

Do, maldetale, la polaj ę, ą etimologie respondas al la praslava ѫ; dum ię, ią, ję, ją respondas al ѧ, ѩ, ѭ.

Resume,

Praslave *pętь *zǫbъ
Okcidentslave Pole ię, ią pięć ę, ą ząb
Ĉeĥe ě, a, ja, í pět u zub
Suprasorabe ja, je pjeć
Malsuprasorabe ě, e pěś
Orientslave Ruse ´a пять ( p´at´ ) зуб (zub)
Sudslave Serba-kroate e pet zub
Slovene pet o zob
Bulgare пет (pet) ă зъб (zăb)
(Esperante) kvin dento