Justa uzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Justa Uzo)

Justa uzo (honora uzo; angle fair use) signifas jurdoktrinon de la anglousona kopirajta sistemo, kiu permesas iagradan uzon, citadon de subkopirajtaj materialoj (bildo, teksto, sono) — sen permeso de la aŭtoro — se tio ne damaĝas la interesojn de la aŭtoro.

«Justa uzo» estas fakfrazo kun speciala signifo.

Lawrence Lessig skribis en sia libro «Libera kulturo», ke praktike la koncernaj leĝoj estas tiel malklaraj, kaj ilia malobservo tiel severe punata, ke por multaj kreuntoj «justa uzo» preskaŭ ne eblas. Li nomis la situacion, kiam ĉia ajn kreo postulas, ke la kreonto ricevu permeson de iu — kaj kontraŭ kiu «justa uzo» devus protekti — «permeskulturo» (angle permission culture).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]