Jusztinián Serédi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jusztinián SERÉDI [justiniAn ŝerEdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Serédi Jusztinián estis hungara pastro, monaĥo, ĉefepiskopo, primaso, kardinalo, juristo, membro (direktora en 1928, honora en 1934) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina nomo estis Szapucsek György.

Jusztinián Serédi

Jusztinián Serédi [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1884 en Hungara reĝlando en Deáki (nuntempa Diakovce en Slovakio). Li mortis la 29-an de marto 1945 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jusztinián Serédi devenis el malriĉa slovaka familio. En 1901 li aliĝis al benediktanoj. Post gimnazio li lernis juron kaj teologion. Li pastriĝis en 1908, poste li ricevis gravan juristan taskon en Vatikano. Li revenis en 1916 kaj li estis armea pastro post 2 jaroj en Esztergom, kie li servis al italaj militkaptitoj. Post la 1-a mondmilitoli denove vojaĝis al Vatikano, ekde 1923 li instruis juron. En 1927 Pio la 11-a nomis lin ĉefepiskopo de Esztergom antaŭ ol ne esti episkopo. En 1938 li kritikis la kontraŭjudajn leĝojn en la senato. En 1939 li helpis la polajn rifuĝintojn (ankaŭ la judajn polojn). En 1944 li ne akceptis reĝimon de Ferenc Szálasi. Li mortis malsana post kelkaj tagoj de alveno de Ruĝa Armeo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]