Jutta Fleck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jutta FLECK (19-an de oktobro 1946 en Dresden; divorcita kiel Jutta Gallus, naskiĝis kiel Jutta Kessel) iĝis internacie konata en la 1980-aj jaroj kiel „La virino de Checkpoint Charlie“ kaj kiel viktimo de la stalinisma sistemo de GDR (Germana Demokratia Respubliko).

Ŝi petis 12-foje permeson je forlaso de la GDR, sed sensukcese. La rumana sekreta servo arestis ŝin kaj venigis ŝin en Dresden, dum ŝiaj filinoj estis forprenitaj kaj transdonitaj al la patro (ili divorcis jam pli frue). La junulinoj aperis poste kiel infanaj aktorinoj en televida serio en la GDR-televido.

Jutta Gallus estis juĝita dumtempe (la 4-an de januaro 1983) je 3,5-jara prizono. Ŝia sola permesita kontakto estis tra ŝia frato. Pro interveno de la okcidentgermana registaro ŝi liberiĝis antaŭ la plenumo de la puno kaj oni permesis ŝian elmigradon, sed ŝi devis skribe rezigni pri la edukado de ambaŭ filinoj. GDR ne permesis elveturon de la filinoj, pro kio Jutta Gallus komencis aktivi ekde 1984 unue per malsat-striko, poste ŝi vizitis la papon (Johano Paŭlo la 2-a) en Romo kaj fine en majo 1985 ŝi katenigis sin en Helsinki al balustrado kaj sukcesis paroli kun la germana ministro pri eksterlandaj aferoj Hans-Dietrich Genscher.

Ŝi disdonis flugfoliojn, aperis en gazetoj kaj televidaj programoj, ŝi persone transdonis leteron al Willy Brandt ks.. Ŝi iĝis legenda pro tio, ke ekde oktobro de 1984 plurajn tagojn ŝi staris ĉe Checkpoint Charlie - sendepende de la vetero - kun granda afiŝo, sur kiu estis legebla i.a. „Liberecon por miaj infanoj Beate + Claudia Gallus!“. La 26-an de aŭgusto 1988 la fratinoj rajtis veturi al Okcidenta Berlino.

Hodiaŭ (septembro 2007) Jutta Fleck loĝas en Wiesbaden.

La historieto estis filmigita.