Jyväskylä
Jyväskylä | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbo • komunumo • urbego • dua-nivela administra teritoria unuo | |||||
| |||||
www.jyvaskyla.fi | |||||
Provinco | Meza Finnlando | ||||
Fondita | 1837 | ||||
Areo | 1 466 km² | ||||
Loĝantaro | 128,016 | ||||
Finnlingvaj | 96,7% | ||||
Svedlingvaj | 0,2% | ||||
Jyväskylä [juvaskula] estas la ĉefurbo kaj komunumo de la Meza Finnlando kaj ĝi situas 270 kilometrojn norde de Helsinki la norda fine de la lago Päijänne. Ĝi havas 128.016 loĝantojn kaj ĝia ter-areo estas 1466 kvadratkilometrojn. Jyväskylä estas la sepa urbo laŭ grandeco en Finnlando. En Jyväskylä estas Universitato de Jyväskylä. Jyväskylä estas konata kiel lerneja urbo.
La urbestro de Jyväskylä estas post 2004 Markku Andersson.
Ekonomio
Historio
Jyväskylä estas fondita en 1837. La famo komenciĝis jam en 1858 kiam estis fondita la unua finnlingva duagrada lernejo, Liceo de Jyväskylä. En 1864 estis fondita pedagogia instituto, kiu formis bazon por nuna Universitato de Jyväskylä. Lerneja distingo de Jyväskylä faris por Jyväslylä nomon Ateno de Finnlando, sed Jyväskylä estis silenta vere malgranda urbo en 1800a jaroj kaj unuaj jarodekoj de 1900a jaroj, sed post dua mondmilito ĝi komenĝigis kreski rapide.
Jare 1993 Säynätsalo fariĝis parto de Jyväskylä. En la jaro 2009 Kampara komunumo de Jyväskylä kaj Korpilahti fariĝis partoj je Jyväskylä kaj areo de Jyväskylä fariĝis vere pli granda kaj nun la plej parto de la komunumo Jyväskylä estas rura..
Esperanto en Jyväskylä
La unua registrita esperanto-societo en Finnlando estas fondita en Jyväskylä en 1904. Tamen la rusaj aŭtoritatuloj permesis al la klubo havi membrojn nur en teritorio de gubernio de Vaasa, al kiu Jyväskylä tiam apartenis, kaj post la transloĝiĝo de kelkaj aktivuloj, la agado de la societo kolapsis.
Esperanto-klubo de Jyväskylä estas fondita en 1963. Al ĝi apartenas nuntempe ĉ. 40 membroj. La tradukinto de Kalevala en Esperanto, Johan Edvard Leppäkoski, vivis en Jyväskylä kaj laboris kiel ĵurnalisto en loka gazeto, Keskisuomalainen.
Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) okazis en Jyväskylä en 1988.
Ĝemelurboj
Jyväskylä havas sekvajn ĝemelurbojn:
- Debrecen (Hungario)
- Esbjerg (Danlando)
- Eskilstuna (Svedio)
- Fjardabyggd (Islando)
- Jalapa (Nikaragvo)
- Jaroslavl (Ruslando)
- Mudanjiang (Ĉinio)
- Niiza (Japanio)
- Potsdam (Germanio)
- Poznan (Pollando)
- Stavanger (Norvegio)
Eksteraj ligiloj
greke La hejmpaĝo de urbo Jyväskylä greke La hejmpaĝo de Esperantoklubo de Jyväskylä