János Hadik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Hadik
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1863 (1863-11-23)
en Pavlovce nad Uhom
Morto 10-an de decembro 1933 (1933-12-10) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Béla Hadik
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo János Hadik [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hadik János Kelemen Béla estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis futaki, lia frato estis Endre Hadik-Barkóczy.

János Hadik en 1905

János Hadik [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1863 en Hungara reĝlando en Pálóc (nuntempa Pavlovce nad Uhom en Slovakio). Li mortis la 10-an de decembro 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Hadik frekventis militakademion en Wiener Neustadt. En 1884 li iĝis leŭtenanto en la armeo. Li finis la armean karieron en 1893 kaj li edziĝis, poste li havis 4 gefilojn. En 1894 li komencis politikadi en la senato. En 1901 li estis elektita parlamenta deputito. La mandaton li tenis longe. Inter 1906 kaj 1910 li estis subministro, dume en 1908 li ricevis la titolon interna sekreta konsilisto. En 1917 li estis titulara ministro unu jaron. Antaŭ ol Kalistefa revolucio li provis krei kabineton, kiu ne sukcesis. Dum Hungara Sovetrespubliko li estis en malliberejo 2 semajnojn. Ekde 1920 li havis diversajn postenojn en la ekonomio. En 1927 li denove iĝis membro de la senato.

Fontoj[redakti | redakti fonton]