János Kabai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KABAI János (pr. ja:noŝ) estis hungara kemiisto, doktoro pri kemiaj sciencoj (1973) naskita en Bukareŝto la 1-an de aŭgusto 1927 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de oktobro 1988.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kabai vivis ĝis 1941 en Nagyenyed, respektive en Nagyvárad, poste li translokiĝis Budapeŝton. Li finis siajn studojn en ELTE (Eötvös Loránd Tudományegyetem) inter 1949-1953. Li komencis sian sciencan karieron en la katedro pri koloidkemio, ĉe Aladár Buzágh. Dum jaroj 1956-57 li laboris en la Instituto pri Tabakesplorado, poste li revenis al universitato. Inter 1966-69 li prelegis pri biokemio en la fakultato pri farmacio en la universitato SOTE (Semmelweis Orvostudományi Egyetem). De 1969 li laboris en la instituto Országos Munka-és Üzemegészségügyi Intézet, de 1973 li gvidis la Kemian Sekcion.

Fonto[redakti | redakti fonton]