János Kardalus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Kardalus
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1935 (1935-09-20)
en Mugeni
Morto 9-an de aprilo 2006 (2006-04-09) (70-jaraĝa)
en Miercurea Ciuc
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo instruisto
vdr

KARDALUS János (kardaluŝ) estis rumanuja hungara instruisto pri rumana lingvo, etnografia esploristo naskita la 20-an de septembro 1935 en Mugeni kaj mortinta la 9-an de aprilo 2006 en Miercurea Ciuc.

Kariero[redakti | redakti fonton]

János Kardalus akiris bazlernejan instruistan diplomon en Cristuru Secuiesc en 1954 kaj mezlernejan pri la rumana lingvo kaj literaturo en Kluĵo en 1966. Li instruis en pluraj vilaĝoj. Inter 1965 kaj 1976 li estis lernejestro en Mereşti. De 1976 ĝis 1991 li estis direktoro de la Domo de Popolkreaĵoj de Distrikto Harghita en Miercurea Ciuc kaj poste li laboris kiel lernejinspektoro en la sama distrikto ĝis sia pensiuliĝo en 1999. En 1999 li doktoriĝis pri etnografio. Li verkis pli ol 40 studaĵojn etnografitemajn.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapuk és kerítések, 1977.
  • Népviselet, 1979.
  • Korondi kerámia, 1981.
  • A festett bútor, 1982.
  • A székely festett bútor, 1995.
  • Népélet a Kis-homorod mentén, 1998.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.