János Kádár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri politikisto, fakta ŝtatestro de la komunisma Hungario. Por informoj pri rumania hungara poeto kaj verkisto, vidu la artikolon János Bögözi Kádár.
János Kádár
Persona informo
Kádár János
Naskonomo Czermanik János József
Naskiĝo 26-an de majo 1912 (1912-05-26)
en Rijeko
Morto 6-an de julio 1989 (1989-07-06) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungararusa vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio • Partio de Hungaraj LaboristojHungara Socialista Laborista Partio • Komunista Partio de Hungario vd
Familio
Edz(in)o Mária Tamáska vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KÁDÁR János (pron. ka’da’r ja’noŝ), origine CSERMANEK János (pron. ĉermanek ja’noŝ), li uzis tiun ĉi nomon ĝis 1945), (la 26-a de majo 1912, Fiume-6-a de julio 1989 Budapeŝto) estis la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Hungario inter 1956 kaj 1988 kaj estis dufoje ĉefministro -1956-1958 kaj 1961-1965.

Kovrilpaĝo de Prgramdeklaro Budapeŝto, 1978 Hungara Esperanto-Asocio
  • 1931: Li aniĝis al la kontraŭleĝa Hungaria Komunista Partio kaj estis pro tio arestita en tiu tempo.
  • 1943 Li malfondis la Komunista partion kaj organizis Pacpartion.
  • 1946-1951 ĝenerala vicsekretaro de la Komunista partio (KP)
  • 1948-1950 ministro pri internaj aferoj
  • 1951-1954 arestita, enprizonigita post falŝa proceso
  • 1954.07.22 liberiĝis el la prizono kun Gyula Kállai, Sándor Haraszti kaj Ferenc Donáth
  • 1956.07. reelektiĝis al la estraro de la Komunista partio (al Politika Komitato)
  • 1956.10.25. ĝenerala sekretario de KP
  • 1956.10.30 ŝtatministro
  • 1956.10.01. forlasas Hungarion, flugas la Moskvo
  • 1956.10.07. revenas la Budapeŝto kun rusaj trupoj
  • 1956-198s estro de la hungara KP sub diversaj pozicioj
  • 1956-1958 ĉefministro
  • 1961-1965 ĉefministro
  • 1968: Kvankam li kontraŭas, Hungario partoprenas en subpremo de la Praga printempo 1968
  • 1988.05.: interna puĉo forigis lin de la potenco ĉe KP
  • 1989: Li mortis, post kiam opozicio rehabilitigis Imre Nagy

Li venis el malriĉa familio, kreskis sen patro, laboris kiel riparisto de buromaŝinoj. Li aktivis kaŝe inter la du mondmilitoj por la Komunista partio, post la Dua Mondmilito partoprenis en la registaro. Pro falŝaj asertoj li estis enprizonigita (1951-1954). Li estis la ĝenerala sekretario de KP post malvenko de la Hungara revolucio de 1956 laŭ la interkonsento de Hruŝĉov soveta gvidanto kaj Tito jugoslava gvidanto (la 2-3-an de oktobro, 1956 Brijuni-insuloj). Li solidigis la politikan sistemon inter 1956-1958 (multaj arestoj, ekzekutoj, inter aliaj Imre Nagy ĉefministro). Post 1958 li evitis la konflikton kun la loĝantaro ("Kiu ne estas kontraŭ ni, estas kun ni."), Hungario iĝis la plej gaja barako malantaŭ la fera kurteno. Sed por tio necesis monego kaj la lando tre ŝuldiĝis al okcidentaj bankoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]