János Martonyi (politikisto)
János Martonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1944 (80-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | hungara • angla • franca • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Familio | |
Patro | János Martonyi (patro) |
Okupo | |
Okupo | diplomato • politikisto • lektoro • advokato |
János MARTONYI [pr. martonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martonyi János estas hungara politikisto, ministro, juristo, profesoro, diplomato. Lia patro estis János Martonyi (juristo).
János Martonyi naskiĝis la 5-an de aprilo 1944 en Hungario en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio).
Kariero[redakti | redakti fonton]
Martonyi abiturientis en 1962; li finis juron en 1966 en Scienca Universitato de Szeged. Li komence havis advokatajn helpotaskojn en Budapeŝto kaj Szeged. En la jaro 1968 li plulernis en Londono, post 2 jaroj en Hago. Inter la 2 jaroj li advokatiĝis. En 1979 li kandidatiĝis, inter 1979 kaj 1984 li laboris en Bruselo en la hungara ambasadorejo. Ekde 1985 li laboris en ministerio pri komerco 4 jarojn, poste li aliĝis al la komunistoj, krome li ricevis signifan postenon. Inter 1991 kaj 1994 li estis subministro pri eksteraj rilatoj. En 1994 li establis privatan advokatan kontoron, post 3 jaroj li estis nomumita katedrestro en Szeged, ankaŭ docento. Li estis ministro por eksterlandaj aferoj de Hungarujo en la Unua Kabineto Orbán inter 1998-2002, same en la Dua Kabineto Orbán inter 2010-2014. En 2000 li estis oficiale universitata profesoro, li instruis ankaŭ en Universitato de Budapeŝto. Li ricevis Honoran legion en 2000, post 3 jaroj hungaran premion.