János Zsirkay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Zsirkay
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1880 (1880-09-04)
en Oradea
Morto 25-an de februaro 1940 (1940-02-25) (59-jaraĝa)
en Rákospalota
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo politika aktivisto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ZSIRKAY János (ĵirkai) estis hungara ĵurnalisto, politikisto, verkisto naskita en Nagyvárad la 4-an de septembro 1880 kaj mortinta en Rákospalota la 25-an de februaro 1940.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zsirkay estis en 1907 poŝtoficisto en Nyitraludány. Post la unua mondmilito li iĝis ĵurnalisto. En 1919 li redaktis en Segedo la gazetojn Szegedi Új Nemzedék kaj Tűz, en 1922 en Budapeŝto li estis helpredaktoro de gazeto Nép. Li apartenis al la ĉirkauaĵo de Gyula Gömbös.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Leventa (romano, Bp., 1906);
  • Beatrix (dramo, (en 1907 ĝi gajnis la premion Kóczán de MTA);
  • Halál szekerén (romano, Bp., 1910);
  • Ács Feliciánné (dramo, Bp., 1910);
  • Pongrácz mester (dramo, Bp., 1926);
  • Az élet örvényei (versromano, Bp., 1933).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]