Jón Hnefill Aðalsteinsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jón.
Jón Hnefill Aðalsteinsson
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1927 (1927-03-29)
Morto 2-an de marto 2010 (2010-03-02) (82-jaraĝa)
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jón Hnefill Aðalsteinsson (n. en 1927) estas islanda fakulo pri nordaj mitologio kaj folkloro. Li estas tre laborema verkisto kaj estas interalie famkonata pro siaj verkoj pri la malnova nordia religio.

En lia libro de 2000 pri la sagao de Hrafnkell, Jón Hnefill emfazas la supernaturajn kaj religiajn elementojn de la sagao. Kvankam li ja konsentas, ke la plej granda parto de la rakonto verŝajne estas fikcio el la 13-a jarcento, Jón Hnefill evidentigas plurajn spurojn de antaŭa parola tradicio, ekzemple la oferadoj fare de Hrafnkell aŭ la konduto de la islanda ĉevalo Freyfaxi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jón Hnefill Aðalsteinsson (2000). Þá hneggjaði Freyfaxi. Reykjavík: Háskólaútgáfan. ISBN 9979-54-431-7.