József Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BALOGH József [balog] estis rumania hungara redaktoro, tradukisto. Li naskiĝis en Bukareŝto la 18-an de julio 1931 kaj mortis en Bukareŝto la 30-an de marto 2006.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Balogh post fino de la mezlernejo en Carei estis unu jaron studento en la fako pri hungara lingvo kaj literaturo en la Universitato Bolyai. En 1956 li diplomitiĝis pri ĵurnalismo en Universitato Ŝevĉenko de Kievo. Li laboris reveninte en la redakcioj de Ifjúmunkás, poste de Előre. Inter 1961 kaj 1969 li estis redaktoro de la Junulara Eldonejo. En 1971 li estis redaktoro de revuo Könyvtári Szemle, poste inter 1974 kaj 1977 li redaktis la rubrikon Könyvtár (Biblioteko) de revuo Művelődés. Pli poste li denove estis kunlaboranto de ĵurnalo Előre. De 1991 li redaktis la revuon Könyvesház. Li tradukis el rumana kaj rusa lingvoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Kék akasztófa (poemoj, Forrás 1965);
  • Záróra, Bánat elvtárs ([poemoj, 1968);
  • A Gonzága-kámea (aventurromano, 1969);
  • Az ész hordoz mindent (1600 hungaraj proverboj, 1976).

Fonto[redakti | redakti fonton]